Stettfurt

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Köll)

Stettfurt estas komunumo en la distrikto Frauenfeld de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1 098 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 1 106 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Stettfurt
Blazono de Stettfurt
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Frauenfeld
Geografia situo CH1903: 714234 / 265065 (mapo)47.5263888888898.9555555555555Koordinatoj: 47° 32′ N, 8° 57′ O; CH1903: 714234 / 265065 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1106
Areo 6,4 km²
Alteco 475 m super marnivelo
Poŝtkodo 9507
Komunumkodo 4606
Mapo de Stettfurt
vdr

Geografio redakti

Stettfurt situas ĉe la suda deklivo de la monteto Immenberg ĉe la norda bordo de la rivereto Lauche kiu alfluas en Matzingen al la rivero Murg. La plej alta punkto de la komunumo situas je 705 m s.m. sur Immenberg, la plej malalta punkto je 450 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Murg. La komunumo konsistas el la municipoj kaj setlejoj Stettfurt, Vorstatt, Brüel, Hummerberg kaj Köll (alamane Chöll). Sur monteto okcidente de la komunumo situas je alteco de 649 m s.m. la Kastelo Sonnenberg.

Najbaraj komunumoj redakti

Stettfurt limas en nordo al Thundorf, en oriento al Lommis, en sudo al Wängi, kaj en okcidento al Matzingen.

Trafiko redakti

Stettfurt atingeblas per poŝtaŭto ek de Frauenfeld kaj Thundorf.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Stettfurt datiĝas el la jaro 827 kiel Stetivurt. La nomo aperis en dokumento per kiu la riĉa alemano Immo donacis parton de siaj havaĵoj kune kun la servutoj al la Monaĥejo Sankt-Galo. Dum la Malnova Zurika Milito la stettfurtanoj luktis je la flanko de la Monaĥejo Sankt-Galo, kio kaŭzis, ke la apencelanoj bruligis la Kastelon Sonnenberg. Denove la kastelo estis bruligita dum la Ŝvaba Milito, kiam stetfurta nobela familio subtenis la ŝvabojn. Post la Ŝvaba Milito ĝis la Helveta Revolucio Stettfurt kun la cetera Turgovio estis kolonio de la Svisa Ĵurkomunumo.

Eksteraj ligiloj redakti