Köthen (Anhalt)

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio

Köthen (Anhalto) [KEten] estas administra centro de la distrikto Anhalt-Bitterfeld en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 25 116 loĝantojn. Ĝis la 1-a de julio 2007 la urbo estis sidejo de pli malnova distrikto Köthen, kiu nomiĝis laŭ la urbo.

Köthen
Blazono
Köthen (Anhalt) (Germanio)
Köthen (Anhalt) (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Anhalt-Bitterfeld
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03496
Poŝtkodo 06366, 06369 (Arensdorf, Dohndorf, Elsdorf, Löbnitz an der Linde, Merzien, Porst, Wülknitz), 06388 (Baasdorf)
Aŭtomobila kodo ABI
Oficiala Municipokodo 15082180
Politiko
Komunumestro Kurt-Jürgen Zander
Adreso de la administrejo Marktstraße 1-3
06366 Köthen (Anhalt)
Demografio
Loĝantaro 25116 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 45′ N, 11° 58′ O (mapo)51.75111111111111.973611111111Koordinatoj: 51° 45′ N, 11° 58′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 80 m
Areo 78,42 km²
Oficiala retejo https://www.koethen-anhalt.de/
vdr

Geografio redakti

Geografia situo redakti

La urbo Köthen situas inter Magdeburgo kaj Halle (Saale), okcidente de Dessau kaj oriente de Bernburg (Saale). Norde de la ĉirkaŭurba teritorio troviĝas la biotopa rezervejo "rivera pejzaĝo meza Elbo".

Historio redakti

Köthen estis la unuan fojon menciita dum la jaro 1115. Ĝis la fino de la 12-a jarcento Köthen havis proprajn mezurojn por greno kaj propran monerfarejon. Ekde 1396 ĝis 1552, kaj denove ekde 1603 ĝis 1847, Köthen estis ĉefurbo de propra ŝtateto Anhalt-Köthen.

  • Dum 1280 (eble ankaŭ pli frue) oni konstruis muron ĉirkaŭ la urbo.
  • Dum 1339 estis la plej frua mencio de Osterköthen, hodiaŭ parto de Köthen.
  • Dum 1400 komenciĝis la konstruo de Jakob-preĝejo.
  • Dum 1406 la ĉefepiskopo de Magdeburgo sieĝis la urbon Köthen. Tiamrilata kanona kuglo troviĝas en la norda muro de Jakob-preĝejo.
  • Dum 1598 pesto minacis Köthen. Unu jaron poste falis la turo de Jakob-preĝejo.
  • Dum 1617 estis fondita la asocio Fruchtbringende Gesellschaft (Fruktodona Societo), kiu dediĉis sin al la flegado de la germana lingvo (ekzemple per proponoj de germanaj vortoj anstataŭ tiam modernaj francismoj). La simbolo de la asocio estis la palmo. Hodiaŭ oni trovas ĝin en la blazono de la distrikto Köthen.
  • Dum 1618 estis la pedagogo Wolfgang Ratke en Köthen kaj reformis la lernejan sistemon.
  • Dum 1636 denove la pesto furiozis en Köthen. Malpli ol 50 jarojn poste (1681-1683) denove estis pesto en la regiono.
  • Dum 1715 princo Leopold ekoficis kaj du jarojn li dungis la komponiston Johann Sebastian Bach ĉe sia kortumo. Bach komponis ĉi tie gravajn muzikaĵojn, ekzemple la orkestra verkaro Brandenburgaj konĉertoj kaj partoj de la muzika kolekto Bontemperita Piano.
  • Dum 1770 unua nombrado pri la loĝoantoj de Köthen; la urbo havis 24.702 loĝantojn.
  • Dum 1831 kaj 1832 okazis pesta epidemio ĉirkaŭ Köthen. Dum tiu tempo Samuel Hahnemann, la fondinto de homeopatia medicino, kuracis en Köthen. Eble pro lia laboro en la urbo Köthen neniu loĝanto malsaniĝis je pesto.
  • Dum 1840 malfermiĝis la stacidomo de la kompanio Magdeburg-Leipziger Eisenbahn.
  • Dum 1845 oni fondis la regionan bankon Sparkasse Köthen; fondinto estis la familio B. J. Friedhelm.
  • Dum 1865 fondo de Ludwig-gimnazio.
  • Dum 1885 oni fiksis la oficialan skribmanieron por la urbo je "Cöthen".
  • Dum 1927 stadio kaj naĝejo malfermiĝis. Ekde nun la oficiala skribmaniero estis "Köthen".
  • Dum 1942 oni deportis la ankoraŭ vivantajn judojn al la bohemia koncentrejo Theresienstadt. En aprilo 1945 US-amerikaj taĉmentoj venis al Köthen. En julio 1945 Sovjetunio transprenis la administradon.
  • Dum 1946 la urbo havis 47.000 loĝantojn. Dum balotoj SED akiris plej multajn voĉojn, sed ne ricevis plimulton en la urba konsilo.
  • Dum 1967 la unuan fojon okazis Köthener Bachfesttage (Bach-festivalo en Köthen).
 
la historia urbodomo

Politiko redakti

Urba konsilo redakti

La konsilo konsistas el 40 konsilanoj kaj ĉefurbestro.

CDU SPD PDS FDP sen partio B90/Grüne entute
2004 14 10 10 3 2 1 40

(stato: urbaj balotoj la 13-an de junio 2004)

ĉefurbestro Kurt-Jürgen Zander (SPD)

prezidanto de la konsilo d-ro Werner Sobetzko (CDU)

Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

Muzeoj redakti

  • Naumann-muzeo, unika muzeo en la mondo pri historio de ornitologio.
  • Historia Muzeo, en Lugwigkonstruaĵo de la kastelo de Köthen kun kastela preĝejeto, spegula salono, apotekista volbaĵo, "Ŝtona Vojo" kaj Bach-memorejo en Ruĝa kaj Verda Ĉambroj.

Konstruaĵoj redakti

preĝejoj:

  • Sankta Agnus (origine lutherana)
  • Sankta Jakob (origine reformita)
  • Sankta Maria
  • Sankta Anna
  • Martin-preĝejo

Pri la origine lutherana respektive reformita aspekto de la preĝejoj hodiaŭ nur iom memorigas la ena ekipaĵo. La diservojn oni festas en ambaŭ preĝejoj laŭ Agendo de la Unuigita Evangelia Landa Eklezio de Anhalto.

  • kastelo
  • Bachmemoraĵo
  • Halle-a Turo
  • Magdeburga Turo
  • Leonoapoteko

Parkoj redakti

 
enirejo de la bestoparko
  • Bestoparko Köthen
  • Fazanejo
  • Pacoparko
  • Ziehte-arbustejo
  • Kastela Parko

Edukado redakti

En Köthen estas la administrejo de la altlernejo Hochschule Anhalt. En Köthen oni povas studi la teknikajn fakojn. Alia edukejo estas lerneja centro por profesioj.

Famuloj redakti

Gefiloj de la urbo redakti

Pliaj konataj personoj, kiuj havas ligojn al Köthen redakti

Eksteraj ligiloj redakti