KünstlerGärten Weimar

KünstlerGärten Weimar estas en 1994 startinta projekto en Vajmaro (Germanujo) en kiu la plantitaĵoj mem artaĵu (kontraŭe al statua arto ekz.).

KünstlerGärten Weimar
projektoparko [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
Koordinatoj50° 58′ 15″ N, 11° 20′ 22″ O (mapo)50.9709111.33941Koordinatoj: 50° 58′ 15″ N, 11° 20′ 22″ O (mapo)

KünstlerGärten Weimar (Turingio)
KünstlerGärten Weimar (Turingio)
DEC
KünstlerGärten Weimar
KünstlerGärten Weimar
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
KünstlerGärten Weimar
Vikimedia Komunejo:  KünstlerGärten Weimar [+]
vdr
Terasoj ĉe la ŝtupara aliro je Haar-vilao, Vajmaro

Detaloj redakti

Temas pri koncepta, proceza kaj partopreniga verkadoj kaj realigoj de la inter 1993 kaj 2003 daŭrinta forumo Lebende Pflanzen in der zeitgenössischen Kunst. Tie vivantaj kreskaĵoj ludas la rolon de grava fenomeno de moderna arto. Malsamo esenca al arto el malvivanta materio estas la daŭra ŝanĝemo kiu ne nur dependas de la artisto kaj ties planoj sed memkompreneble ankaŭ de la ecoj de la koncernita planto mem, krome de okazoj, tempo, flegemo fare de homoj. La tuto estis oficiala projekto dum la okazigoj en 1999, kiam Vajmaro estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo.[1][2] Okazigejo de tiu ĉi projekto estis Bauhaus-Universitato Vajmaro kiun partoprenis 15 artistoj laŭ iniciato de Barbara Nemitz kiu ĉi-prie ankaŭ publicitis.[3] Apartenas KünstlerGärten Weimar al la koncepta arto respektive natura arto, sed malpli al landarto en sia plej mallarĝa senco.

Je Ilm-parko troviĝas la Haar-vilao, kies ĉirkaŭaĵo mem jam formas belan parkon. La pli malsupre estanta areo estas terasa kun dekoracia puto meze. La tieaj terasoj enkorpigitis en la menciitan projekton (pri kio responsas la en 1990 fondita Haar-fondaĵo).

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti