Por la tradicia litova vira persona nomo, vidu: Kęstutis (nomo)

Kęstutis, pole Kiejstut, beloruse Кейстут, (naskiĝis en 1297, mortis pro murdo en 1382) estis filo de Gediminas, grandduko de la mezepoka regno Litovio. Inter la jaroj 1345 ĝis 1377 li kune kun sia frato Algirdas regis la gigantan regnon, kiu inkluzivis la hodiaŭan Litovion, sed ankaŭ grandajn partojn de hodiaŭa Belorusio kaj Ukrainio, plus iom da Rusio kaj Pollando.

Kęstutis
Grandprinco de Litovio
Persona informo
Naskonomo pole Kiejstut, beloruse Кейстут
Naskiĝo 1297
en Senieji Trakai
Morto 15-an de aŭgusto 1382 (1382-08-15)
en kastelo Krevė
Mortis per asfiksio vd
Religio paganismo vd
Lingvoj rutena vd
Ŝtataneco Grandprinclando Litovio vd
Familio
Dinastio Gediminidoj vd
Patro Gediminas vd
Patrino Jewna vd
Gefratoj Augusta Anastasia of Lithuania • Aldona of Lithuania • AlgirdasJawnuta • Narimantas • Manvydas • Karijotas • Lubart • Elizabeth Giedyminowicz vd
Edz(in)o Birutė vd
Infanoj Vytautas • Tautvilas Kęstutaitis • Danutė of Lithuania • Rymgajla • Butautas • Miklausė Marija • Vaidotas • Žygimantas Kęstutatis vd
Profesio
Okupo suvereno • aristokrato vd
Grandprinco de Litovio
Dum 13811382
Antaŭulo Ladislao la 2-a
Sekvanto Ladislao la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Origine la patro Gediminas intencis dividi sian regnon inter siaj filoj, kaj nomumis la plej junan fraton Jaunutis (kies nomo signifas „junuleto“, iom neserioza nomo por monarko) esti la sekva grandduko post lia morto. La pli aĝaj fratoj Algirdas kaj Kęstutis tamen tre nekontentis pri la regado de Jaunutis kaj senpostenigis lin. Por la resto de la vivo de Algirdas la kunlaboro kun Kęstutis restis konstanta, kaj ili dividis la regadon de la regno tiel ke Kęstutis kontrolis la okcidenton kaj Algirdas, kiel formala supera reganto, la orienton. Inter la tasko de Kęstutis do estis, organizi la defendon de okcidenta Litovio kontraŭ la militema Ordeno de germanaj kavaliroj en Prusio, kies deklarita celo estis konkeri ĉiujn baltajn landojn, kaj kiu ripete atakis Litovion. Kvankam foje la ordenaj atakoj estis surprizaj kaj foje eĉ detruiĝis la kastelo de Kaŭnaso/Kovno en la kerna teritorio de litova ŝtato, sume la ordeno ne sukcesis konkeri Litovion, kontraste al la perforta konkero de la baltaj popoloj en Prusio sudokcidente kaj Livonio norde, kaj la engaĝiĝo de Kęstutis ne cedi al la atakema najbara ŝtato do estis sukcesa.

Kęstutis estis dufoje edziĝinta, kaj la dua edzino Birutė, antaŭ la nupto nekristana pastrino de la tradiciaj litovaj dioj, jam dum sia vivo kaj des pli poste iĝis figuro de multaj legendoj. Li iĝis patro de sep filoj kaj tri filinoj.

la kastelo de insulo Trakai

Post la morto de Algirdas dum 1377, formala nova grandduko de Litovio iĝis Jogaila, filo de Algirdas kaj nevo de Kęstutis. La onklo provis daŭrigi la antaŭan interkonsenton de li kaj la frato ankaŭ kun Jogaila, la nevo, sed tio nur dum mallonga tempo funkciis. Dum 1382 Jogaila kun armeo invadis la urbon Vilno kaj poste la fortikaĵon Trakai, kiuj situis en la landoparto de Kęstutis, sed konsideriĝis la "koro" de la mezepoka Litovio. Kęstutis kun sia filo Vytautas alvenis al Trakai same kun armeo. Estis interkonsentite negoci pri interpaciĝo en la kampadejo de Jogaila, sed Jogaila anstataŭe enkarcerigis sian onklon Kęstutis kaj kuzon Vytautas, kaj sekve murdigis Kęstutis en la kastelo Krevė. Vytautas sukcesis fuĝi.

Familio redakti

Patrino de Kęstutis redakti

  • Jevna, filino de princo Ivano de Polock (mortis dum 1344)

Patro redakti

Edzinoj redakti

  • detaloj pri la unua edzino nekonatas, sed eblas konjekti ke ŝi mortis antaŭ 1349
  • la dua edzino Birutė, mortis sub neklaraj cirkonstancoj la 15-an de aŭgusto de 1382 kaj eble estis murdita samkiel la edzo

Fratoj redakti

Fratinoj redakti

Filoj redakti

Filinoj redakti