Kľak (distrikto Žarnovica)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kľak

Kľak (hungare Madarasalja [madaraŝalja], germane Kleck) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Kľak
hungare: Madarasalja, germane: Kleck
municipo
Oficiala nomo: Kľak
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Žarnovica
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Tekov
Montaro Vtáčnik
Situo Kľak
 - alteco 650 m s. m.
 - koordinatoj 48° 34′ 56″ N 18° 38′ 29″ O / 48.58222 °N, 18.64139 °O / 48.58222; 18.64139 (mapo)
Areo 22,8089 km² (2 280,89 ha)
Loĝantaro 237 (31.12.2010)
Denseco 10,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 1735
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 966 77
Telefona antaŭkodo +421 45
Aŭtokodoj ZC
NUTS 516902
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Kľak (Žarnovica District)
Retpaĝo: www.klak.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Kľak situas laŭ traira flankovojo. Žarnovica troviĝas je 15 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1735. Vitrofarejo funkciis ekde la 18-a jarcento ĝis 1840. En 1828 loĝis tie 221 vilaĝanoj en 36 domoj. Ĝis 1888 la oficiala hungara loknomo estis "Klak", poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Madarasalja 490 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto Žiar nad Hronom, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1945 pro partizanado la faŝistoj bruldetruis la vilaĝon kaj murdis 84 vilaĝanojn. En 2001 vivis en Kľak 248 homoj, (244 slovakoj).

Dum reprezalioj, kiuj post subpremo de Slovaka nacia ribelo ekfuriozis, la municipo estis la 21-an de januaro 1945 forbruligita. Aparta taĉmento de Waffen-SS Edelweiss kaj helptrupo Heimatschutz murdis 84 loĝantojn de la municipo (el kiuj estis 36 infanoj) kaj forbruligis ĉiujn 132 domojn kaj mastrumadajn konstruaĵojn. Pluraj viktimoj estis dumvive brulmortigitaj en la propraj domoj. La nazioj antaŭ bruligo prirabis la municipon, la ceterajn loĝantojn ili forpelis el la municipo kaj pafmortigis eĉ la tutan brutaron. Ne rilate al la nombro de viktimoj, sed pro maniero de la plenumo temis pri unu el la plej brutaj militkrimoj krimitaj en Slovakio.

Vidindaĵoj redakti