Kōichirō Matsuura (japane 松浦 晃一郎, Matsuura Kōichirō, [kojĉiro macura]; naskiĝis la 29-an de septembro 1937 en Gubernio Jamaguĉi) estas japana diplomato. Li estis antaŭa Ĝenerala Direktoro de UNESKO. Li estis unue elektita en 1999 por sesjara tempo kaj reelektita la 12an de oktobro 2005 por kvar jaroj, sekve de reformo instituciita de la 29a sesio de la Ĝenerala Kongreso. Novembre de 2009, li estis anstataŭita de Irina Bokova.
Kōichirō Matsuura
|
|
|
Persona informo
|
松浦晃一郎
|
Naskiĝo
|
29-an de septembro 1937 (1937-09-29) (86-jaraĝa) en Shinagawa-ku
|
Lingvoj
|
japana vd
|
Ŝtataneco
|
Japanio vd
|
Alma mater
|
Haverford College • Graduate Schools for Law and Politics and Faculty of Law, University of Tokyo vd
|
|
Subskribo
|
Profesio
|
Okupo
|
diplomato • ĝenerala konsulo vd
|
Laborkampo
|
diplomatio vd
|
Postenoj |
Postenoj
|
Director-General of UNESCO • ambassador of Japan to France vd
|
|
Honorigoj |
Honorigoj
|
Granda Oficiro de la Honora Legio • Honorary doctor of the Bilkent University • Granda Kruco de la Ordeno de Princo Henriko • Grand Cross of the Order of Grand Duke Gediminas • Order "Polar Star" (Yakutia) • Granda Kruco de la Ordeno de la Suno de Peruo • Ordeno de Amikeco • honorary doctor of the Université du Québec à Montréal • honora doktoro de Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj • Ordeno de Princo Jaroslavo la Saĝa, dua klaso • Grand Cordon of the Order of the Sacred Treasure • ordeno "Malnova Monto" • Order "Danaker" • Shohrat Order • Q109986273 • Hungarian Order of Merit vd
|
|
|
En TTT
|
Oficiala retejo vd
|
vd
|
Fonto: Vikidatumoj
|
|
Li studis juron ĉe la Universitato de Tokio kaj ekonomikon ĉe la Haverford College (Pensilvanio, Usono) kaj ekis sian diplomatan karieron en 1959. Postenoj plenumitaj de Sro. Macuura estas tiuj de Ĝenerala Direktoro de la Servo por Ekonomika Kunlaborado de la Japana Ministerio de Eksteraj Aferoj (1988); Ĝenerala Direktoro de la Servo por Nordamerikaj Aferoj, Ministerio de Eksteraj Aferoj (1990); kaj Deputita Ministro por Eksteraj Aferoj (1992–1994). Li estis Ambasadoro de Japanio en Francio el 1994 al 1999. Post unu juaro kiel Proparolanto de la Komitato de UNESKO por Monda Heredo, li iĝis la naŭa Ĝenerala Direktoro de UNESKO ekde la 12a de novembro 1999.
Profesia kariero
redakti
- 1999–2009: Ĝenerala Direktoro de UNESKO (elektita en 1999 por sesjara tempo kaj reelektita la 12an de Oktobro 2005 por kvar jaroj)
- 1998–1999: Proparolanto de la Komitato de UNESKO por Monda Heredo
- 1994–1999: Ambasadoro de Japanio en Francio el 1994 al 1999 kaj sekve en Andoro kaj Ĝibutio
- 1992–1994: Deputita Ministro por Eksteraj Aferoj
- 1990–1992: Ĝenerala Direktoro de la Servo por Nordamerikaj Aferoj, Ministerio de Eksteraj Aferoj
- 1988–1990: Ĝenerala Direktoro de la Servo por Ekonomika Kunlaborado de la Japana Ministerio de Eksteraj Aferoj
- 1985–1988: Ĝenerala Konsulo de Japanio en Hong Kong
Akademia kariero
redakti
- 1959–1961: Altlernejo de Ekonomiko, Haverford College, Usono
- 1956–1959: Altlernejo de Juro, Universitato de Tokio
- 2006: Doktoro pri Juro (Honoris Causa), Universitato de Santo Tomas, Filipinoj
- 2008: Doktoro pri Filozofio (Honoris Causa), Universitato Kyung Hee, Suda Koreio
- 2004: Responde al Defioj de la 21a Jarcento (angle kaj france)
- 2003: Konstruante la novan UNESKO (angle kaj france)
- 2002: Transira jaro (angle kaj france)
- 1998: Japana Diplomatio en la mateniĝo de la 21a Jarcento (france)
- 1995: Disvolvigoj kaj Vidpunktoj pri rilatoj inter Japanio kaj Francio (france)
- 1994: La pintokunveno G-7: ties Historio kaj Vidpunktoj (japane)
- 1992: Historio de la rilatoj inter Japanio kaj Usono (japane)
- 1990: Al Diplomatio por Ekonomia Kunlaborado (japane)
Eksteraj ligiloj
redakti