Kőszeg [kOseg] (kroate Kiseg, germane Güns) estas limurbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Kőszeg, kies administrejo estas.

Kőszeg
urbo
Kőszeg - july 2007.jpg
Flag of Kőszeg.svg
Flago
HUN Kőszeg Címer.svg
Blazono
Areo 55 km² (5 500 ha)
Loĝantaro 11 702
Poŝtkodo 9730
Telefona antaŭkodo 94
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kőszeg
Retpaĝo: koszeg.hu
Malnovaj domoj en Kőszeg

GeografioRedakti

Kőszeg situas ĉe piedo de montaro laŭ landlimo de Aŭstrio. Szombathely troviĝas 18, Vieno 110, Budapeŝto 260 km.

HistorioRedakti

Pri la ejo estas la fruaj mencioj pri fortikaĵo, kiu gardas la limon kontraŭ la aŭstroj. Familio Kőszegi fondis la urbon iomete for de la fortikaĵo. Poste ankaŭ en la urbo konstruiĝis aparta fortikaĵo. Dum la historio la urbo apartenis foje al Aŭstrio, foje al Hungario. En 1328 la urbo ricevas hungaran rangon reĝa urbo.

En 1532 la urba fortikaĵo kontraŭstaris la turkojn. La urbo tiutempe apartenanta al Aŭstrio, ricevis senimpostiĝon. Sekvis pli pacaj jaroj, la komerca vojo inter Vieno kaj Adriatiko trairis la urbon. Ekde la 19-a jarcento la urbo konstante apartenis al Hungario.

Fine de la 19-a jarcento la finkonstruita fervojo inter Szombathely kaj Sopron ne tuŝis la urbon, sed la riĉa Kőszeg konstruis rivalan fervojon trairintan la urbon. En 1920 la komunumo iĝis limpasejo al Aŭstrio. En 1945 la urbo ne ricevis bombatakon, ĉar angla pilotestro pli frue lernis en Kőszeg, tial li gvidis la atakon kontraŭ la najbara arbaro. Post la 2-a mondmilito la ĉirkaŭaĵo estis parto de ferkurteno. La komunumo dormis. Tiutempe Kőszeg estis la plej malgranda hungara urbo. En 1989 la ferkurteno malkonstruiĝis, la urbo iĝis turisma centro. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas ie ajn trapasebla senkontrole.

 
Pordo de Herooj en Kőszeg
 
La urba fortikaĵo en Kőszeg
 
Preĝejo en Kőszeg

VidindaĵojRedakti

Sakralaj vidindaĵojRedakti

Profanaj vidindaĵojRedakti

FamulojRedakti

Famaj nomportantojRedakti

 
Urbodomo de Kőszeg (vidu la flavan domon)

ĜemelurbojRedakti