Kőszegdoroszló
Kőszegdoroszló [kOsegdoroslO] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Kőszeg. La loknomo germane estas Deisdorf.
Bazaj informoj redakti
- Poŝtkodo: 9725
- Telefonkodo: 94
- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 250
Geografio redakti
Kőszegdoroszló situas laŭ rojo inter Cák kaj Lukácsháza [1]. Distancoj de Kőszegdoroszló: Kőszeg 9, Szombathely 17, Budapeŝto 226 km.
Historio redakti
Kőszegdoroszló estis loĝata dum la ferepoko. En la romia epoko tie oni kultivis vinberojn. Dum la hungaroj la komunumo apartenis foje al familioj Németújvár, foje Garay, foje Esterházy. La loĝantaro grandparte elektis la luteranan religion.
En Kőszegdoroszló migra poŝto servas.