Kővágóörs
Kővágóörs [kOvAgOorŝ] estas malgranda vilaĝo kaj municipo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Tapolca. Örs estas unu el la hungaraj tribestroj.
Kővágóörs | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8254 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 635 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 29 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 51′ N, 17° 36′ O (mapo)46.8490517.59905Koordinatoj: 46° 51′ N, 17° 36′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 22,09 km² (2 209 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kővágóörs [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 22 km²
- Loĝantaro: 910
- Poŝtkodo: 8254
- Telefonprefikso: 87
Geografio redakti
Kővágóörs situas en montaro Bakony, en baseno nomata Káli, preskaŭ apud Balatono, laŭ flankovojoj.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1263 en formo Szent-László-Örs. La komunumo apartenis al Révfülöp ĝis 1943. En 1944 la judoj estis deportitaj.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, poŝto, kuracejo, vendejoj. La loĝantaro okupiĝas precipe pri vinkulturo kaj turismo.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo de Ĉieliro de Maria de 1773, la turo estas 52 m-ojn alta
- nun luterana Luterana preĝejo (Kővágóörs) de 1264
- iama luterana gimnazio
- ruinaĵo de preĝejo ĉe ekstera vilaĝoparto
- muzeo pri Endre Bajcsy-Zsilinszky (bajĉi-ĵilinski)
- lago nomata Kornyi
- ekskursejoj
Famuloj redakti
- En Kővágóörs naskiĝis oficiro Mór Kerkapoly.
- En Kővágóörs mortis luterana pastro-tradukisto Zsigmond Horváth.