La kvin K-oj (aŭ K-demandoj) estas baza koncepto en la kampoj de inform-kolektado, precipe en ĵurnalismo, scienca esplorado kaj policesploroj. [1] Ĉi tio estas akceptita maniero aranĝi la gravajn demandojn por prezenti la kompletan rakonton pri aparta temo. [2] En ĵurnalismo estas akceptite, ke por raporto pri kazo estu konsiderata kompleta, la raporto devas inkluzivi kontentigan respondon al ĉiu el la sekvaj kvin demandoj, ĉiu el kiuj komenciĝas per aparta korelativo [3]

  • Kiu estas implikita en la kazo?
  • Kio okazis?
  • Kiam tio okazis?
  • Kie ĝi okazis?
  • Kial tio okazis?

Sesa demando ankaŭ povas esti aldonita:

  • Kiel tio okazis?

La supozo estas, ke ĉiu demando havas faktan respondon, kaj ĉiuj respondoj kune transdonas la necesajn faktojn. [4]}} Videblas, ke neniu el la supraj demandoj respondeblas per mallonga jes / ne, kaj kune ili formas kadron por gazeta artikolo aŭ polica raporto.

Al Rudyard Kipling estas atribuita diraĵo ekvivalenta al tiu koncepto: "Lojalaj al mi estas ses helpantoj, kiuj instruadis min ĉion, kion mi scias kaj scios, kaj jen ili: kiu kaj kio, kial kaj kiel, kiam kaj kie."

La kvinopo en profesismo redakti

Ankaŭ en profesia organizaĵo oni faras esplorojn kaj enketojn, sekurecajn kaj funkciajn, surbaze de kvin K-demandoj, por krei ordon al la prezento kaj analizo de estinta evento kaj la profesia respondo al ĝi.

Ekzemple en batalo la respondeca oficiro aŭ komandanto demandos sin: kiel estas la plej bone maniero agi, reagi, aŭ ne agi, al kiu mi pafas, kion mi pafas (ne nur la speco de municio sed ankaŭ la damaĝa efiko al la malamiko), De kie al kie mi pafas (loko de la artileribaterio), ekde kiam mi pafas (operacia tempo) , kaj ĝis kiam, la daŭro (dum kiom da tempo).

Piednotoj redakti

  1. Knowing What's What and What's Not: The Five Ws (and 1 "H") of Cyberspace. Media Awareness Network. Arkivita el la originalo je 2012-04-28. Alirita 12a de Septembro, 2008.
  2. Journalism website. Press release: getting the facts straight. Work by Owen Spencer-Thomas, D.Litt. URL alirita la 24an de Februaro 2012.
  3. The Five Ws of Online Help. by Geoff Hart, TECHWR-L. Alirita 12a de Septembro, 2008.
  4. Five More Ws for Good Journalism. Copy Editing, InlandPress. Alirita 12a de Septembro, 2008. [rompita ligilo] 2020