Kristana Esperantista Ligo Internacia

faka asocio de UEA
(Alidirektita el KELI)

La Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) estas la organizo de esperantistaj protestantoj, kunlaboranta kun UEA, fondita en 1911 dum la Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno.

Kristana Esperantista Ligo Internacia
Emblemo de Kristana Esperantista Ligo Internacia
Celo Krei efikan kontakton inter kristanoj el diversaj landoj kaj per Esperanto diskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo
Influaero Mondo
Fondiĝo 25-a de aŭgusto 1911
Fondiĝloko Antverpeno
Prezidanto Philippe Cousson
Sekretario Pavel Polnický
Kasistino Ágnes Ráczkevy-Eötvös
Redaktoro Bengt Olof Åradsson
Anaro 350 (2017)[1]
Eldonoj Dia Regno
Interretejo http://keli.chez.com
Lasta modifo 2-an de novembro 2017
vdr
Kristana Esperantista Ligo Internacia
emblemo
esperanto-organizaĵo • faka Esperanto-asocio • neprofitcela organizaĵo
Komenco 1911 vd
Ĉefestro(j) Philippe Cousson vd
Lingvoj

Esperanto

Retejo Oficiala retejo
vdr

KELI konsistas el anoj de la plej diversaj apartiĝoj de la protestanta eklezio, ekz. de Luteranoj, Kalvinanoj, Metodistoj kaj Baptistoj, sed ankaŭ kelkaj katolikoj kaj ortodoksuloj membras en ĝi.

La celo de KELI estas krei efikan kunlaboron inter kristanoj el diversaj landoj kaj per Esperanto diskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo. Oni klopodas atingi tiun ĉi celon per kolektado de anoj en ĉiu nacio kaj en ĉiuj protestantaj organizaĵoj, per eldonado de internacia ligorgano, per organiza subdivido en naciaj ligoj kaj lokaj grupoj, ktp.

En 2017 KELI havis 350 membrojn. Prezidanto estis Philippe Cousson. Ĝia organo Dia Regno aperas sesfoje jare.

Historio redakti

Protestanta Esperanto-agado antaŭ KELI (ĝis 1911) redakti

El revuo asocia al revuo tutprotestanta: la naskiĝo de Dia regno redakti

La naskiĝo de KELI estas ege ligita al unu homo, la germana Paul Hübner, kaj al liaj klopodoj akceptigi Esperanton en unu granda internacia kristana asocio: la Kristana Asocio de Junaj Viroj (KAJV, pli bone konata sub ĝia angla akronimo, YMCA).

En 1906, la barono Waldemar von Starck, tiama sekretario de la centra komitato de KAJV, vizitis la duan UK-on kiu okazis en Ĝenevo. Tiu vizito impresis la funkciulon, kiu en 1907 publikigis en la revuoj de KAJV kelkajn favorajn artikolojn pri Esperanto[2]. Tio havis konsekvencojn, iomete en la KAJV, sed ankaŭ ekstere, kaj en Bostono, 1200 kristanoj, membroj de la Junula Societo de Kristana Agado (en la angla, Young People's Society of Christian Endeavour), alia internacia kristana (sed evangeliisma) asocio, deklaris sin esperantistoj; oni do komencis paroli pri uzi Esperanton kiel interligo en la kongresoj de la KAJV, la venonta estinte tiu de 1909, en Barmen (nun parto de Wuppertal, Germanio)[3].

Vidante ĉion ĉi, Paul Hübner, esperantisto kaj KAJV-ano el Mülheim am Rhein (hodiaŭ parto de Kolonjo), decidis krei revuon por apogi tiun lingvon ene de KAJV. Li petis al Waldemar von Starck lian helpon; li do donis al li la adresaron de KAJV. Nu, Paul Hübner povis aperigi la unuan numeron de sia revuo en februaro 1908, kaj li titolis ĝin "Esperanto en la servo de la Dia regno. Monataj raportoj pri la disvastigo de Esperanto inter Kristanaj Unuigoj de Junaj Viroj (K.U.J.V.)". La du unuaj numeroj estis hektografitaj; kiam li certis ke kvin esperantistoj abonus, li decidis presi ĝin. En aprilo 1908, la nun presita revuo estis sendita al la ok abonitoj[3].

En junio, la revuo ŝanĝis siajn celojn. El revuo nur por kaj pri la KAJV, ĝi fariĝis revuo por ĉiuj "veraj kristanoj". En la antaŭparolo, Hübner skribas: "La legantaro ne devas konsisti nur el membroj de niaj unuiĝoj; ĉiu devas legi nian revuon, ĉiu, ĉu juna, ĉu maljuna, precipe ĉiu esperantista kristano[4]". La titolo de ankoraŭ plilongiĝis, kun la aldono de "kaj de la tuta vera kristanaro". En la kolumnoj de la revuo, ekaperis tiam notojn pri esperantistaj kristanaj agadoj tutmonde. Junio 1908 estas do la naskiĝdato de la protestanta Esperantista movado[5].

En decembro 1908, la revuo havis pli ol 80 abonitoj. Sed tiu numero estis la lasta de Esperanto en la servo de la Dia regno. Hübner, juĝante ke la nomo de la revuo estis tro longa, decidis ŝanĝi ĝin. Post li pensis pri "Kristana Esperantisto", kiun multaj abonitoj ŝatis, li ricevis leteron de Paul Christaller el Stutgarto, kiu estis influriĉa esperantisto tiam. Eble provante komplezi al Christaller, Hübner akceptis lian proponon, kaj alinomis sian revuon "Dia regno", nomo kiun ĝi konservis ĝis hodiaŭ[6].

En 1909, Dia Regno fakte estante la interligo inter la diversaj protestantaj Esperantistoj, kaj ne nur la KAJV-membroj, havis 140 abonitojn; sed ankaŭ deficiton de 140 spesmiloj, pagitan de Hübner mem.

Aliaj agadoj redakti

Tamen, la kreo de la revuo kiu iĝos poste la revuo de KELI estis nek la sola agado de la protestantaj esperantistoj, nek la sola protestanta revuo en Esperanto, eĉ se ĝi estis la sola nur en Esperanto.

Kursoj okazis en pluraj KAJV-centroj, en Mülheim mem de Hübner, sed ankaŭ en Breslau (nun Vroclavo) aŭ Dresdeno, kaj multaj agadetoj okazis, stimulitaj de la revuo[7]. Unuopuloj provis propagandi Esperanton ĉe la Unuiĝo de Kristanaj Studentoj en Francio, ĉe la Gideons International aŭ la Philadelphians Society en Usono, ĉe la Tutmonda Kristana Studenta Ligo en Moskvo, ktp[8]... La unuaj Kristanaj Esperantistaj rondoj stariĝis en Britio, unue en Londono en 1909, kaj poste en EdinburgoSheffield: tiuj rondoj povas esti rigardataj kiel la unuaj KELI-rondoj[9]. Internacinivele, pere de Dia Regno, fondiĝis tutmondan preĝligon laŭ la instigoj de H.A. Luyken, kiu havis nur etan sukceson, sub la aŭspicoj de la nordlondona grupo de "Christian Endeavour"[10], sed kiu iĝos pli malfrue parto de KEL (unua nomo de KELI)[11].

En majo 1908 aperis alian protestantan revuon en Esperanto. En Ĝenevo, ekaperis la revuon European Christian Endeavour, kiu estis dulingva (angla kaj Esperanto), kaj kiu havis, kiel Esperanto en la servo de la Dia regno por la KAJV, kiel celo enigi Esperanton en la Kristanan Agadon[7],[Noto 1].

Ankaŭ antaŭ la fondiĝo de KELI okazis la unua renkontiĝo de protestantaj esperantistoj. Dum la 4a UK en Dresdeno, Hübner organizis specialan kunsidon, kaj multaj protestantaj partoprenantoj de la UK loĝis samloke, en la Christliches Hospiz. La speciala kunsido okazis en ĉambro de la KAJV, en kiu Hübner kaj la pastoro kaj prezidanto de la Svisa Esperanto-Societo Friedrich Schneeberger parolis. Hübner, malriĉa pro la kostoj de la revuo kiu perdis monon, pagis la vojaĝon de Schneeberger: nu tiu ĉi volis paroli pri reformoj en la lingvo! Oni sukcesis malkuraĝigi lin, kaj li fine parolis pri "kiujn servojn povas Esperanto fari por la afero de la Dia Regno"[Noto 2]. Dimanĉon ili partoprenis diservon en Esperanto, kies temo estis "Vidante la stelojn, ili fariĝis ĝojigitaj" kaj "Estu gajaj en espero"[12]. Unu jaron poste, en la KAJV-kongreso de Barmen, malgraŭ la kontraŭesperantan sintenon de la KAJV-estraro (kiu interalie rifuzis ke Esperanto estis temo de prelego kaj malpermesis ĉian propagandon por Esperanto pro la fakto ke la Biblio ne estis tradukita[Noto 3]), okazis etan kunsidon de Esperantistoj, kun nur ege malmulte da negermanoj, kiu tamen decidis pli forte agadi por Esperanto en KAJV kaj ankaŭ en aliaj Kristanaj rondoj: estis do nova paŝo al fondiĝo de KELI[13].

Tiuepoke, ĉefe post la 3a UK, protestantoj multe laboris por traduki la Biblion. Laŭ propono de Edmond Privat, la kongreso decidis nomumi kvarpersonan ekumenan komitaton: la anglikano John Cyprian Rust, la luterano Friedrich Schneeberger, la katoliko Émile Peltier kaj Zamenhof mem. Sed, devigite de sia eklezio, la pastro Peltier malakceptintu eniri la komitaton; kaj, kiel ni jam diris, Schneeberger aliĝis iom poste al Ido. La komitato malsukcesis[Noto 4]; pro tio en 1909, nacia Brita kongreso de Leeds decidis krei plene Britan kaj protestantan komitaton, kiu multe laboris[14]. En Dia Regno, Hübner post la malsukceso de la internacia komitato proponis iom antaŭ la kongreso de Leeds ke ĉiu kompetenta Esperantisto sendu al la revuo partoj de la Biblio[15].

Fondiĝo de la ligo redakti

Paŝoj al la fondiĝo redakti

Unua paŝo: Kristana Esperantista Adresaro (Hübner) redakti

Post la kunveno de Barmen, Hübner decidis konscie plivastigi la kadron de sia agado. Li do decidis krei Kristanan Esperantistan Adresaron: de oktobro 1909, oni trovis en Dia Regno plenigotajn "adresfoliojn"[16]. Tiel li priskribas en 1909 en Dia Regno sian projekton:

"En ĝi devas esti enskribitaj ĉiuj sinceraj Kristanoj, kiuj sopiras al la disvastigo de la regno de Kristo. La Kristana Adresaro havas la celon, instigi la Kristanajn Esperantistojn interrilati per leteroj aŭ kartoj; plue ĝi devas kuraĝigi ĉiujn dubemajn samcelanojn por ke ili fervore daŭrigu la propagandon de nia afero, precipe inter K.A.J.V. kaj "Kristana Celado"[17]."

Ne nur Esperantistoj povis aliĝi al la Adresaro; tamen, ĉiu neesperantisto aŭ promesu lerni Esperanton, aŭ promesu ĉiufoje peti la helpon de Esperantisto por respondi[18].

En decembro 1910 la Adresaro estis preta kaj senpage sendita al ĉiuj abonitoj de Dia Regno; krome ĝi kostis 0,10 spesmilo. En 1912 aperis tri aldonoj aldonante novajn nomojn. Jen la statistikoj[19]:

Lando 1910 1912 Sume
Ameriko (ĉefe   Usono ) 18 88 116
  Germanio 94 16 110
  Unuiĝinta Reĝlando (Britio) 52 24 76
  Aŭstrio kaj Bohemio 23 3 26
Finnlando[20] 15 1 16
  Norvegio 12 0 12
  Rusio 6 4 10
  Svislando 5 5 10
Oceanio 5 3 8
  Hispanio 7 0 7
Afriko 5 0 5
  Nederlando 3 2 5
  Francio 3 1 4
  Portugalio 3 0 3
  Svedio 3 0 3
  Danio 2 1 3
  Belgio 0 3 3
  Unuiĝinta Reĝlando (Britio) 2 0 2
  Bulgario 1 0 1
Sume 259 151 410
Dua paŝo: Societo Esperanto en la servo de la Dia Regno (Page) redakti
 
Proponita emblemo por la "Societo Esperanto en la servo de la Dia Regno" de William Page en 1910.

De la 13a ĝis la 23a de junio 1910, okazis en Edinburgo la unua Tutmonda Misia Konferenco. Tie aktivis jam de jaroj tre sindonema Kristana Esperantisto: William Page.

En 1909 li prelegis en Edinburgo (kun cento da ĉeestantoj) kaj verkis artikolojn en Dia Regno pri la misio, raportante la lingvajn malfacilaĵojn. En tiuj artikoloj, li interalie petas al Hübner ke Dia Regno celu pli vastan legantaron ol KAJV simpatiantoj, kaj faru kun ĝi "Monatan Esperantan organon por tiuj kiuj preĝas kaj laboras por la venigo de la Regno de Dio en ĉiu parto de la mondo[21]".

Dum la Misia Konferenco, en kiu pli ol 1200 misiaj laborantoj partoprenis[22], Page sendis al ĉiu delegito cirkuleron pri la graveco de Esperanto por la misia kampo, broŝureton kun la prediko sur la monto (tradukita de la pastro John Beveridge) kaj ekzempleron de la ĉefeĉ-ŝlosilo en la nacia lingvo de la ricevonto[23].

Por pagi la altajn kostojn (120 spesmiloj), li decidis fondi la unuan sekcion de iu Societo Esperanto en la servo de la Dia Regno, kiu sukcesis pagi la kostojn, sed ne multe pli, interalie pro la manko de Biblio-traduko. Page tamen petis en Dia Regno ke la kristanoj kreu aliajn sekciojn por plenumi tiujn taskojn:

  1. Propagandi Esperanton ĉe la kristanoj;
  2. Aranĝi Esperantlingvajn diservojn;
  3. Eldoni literaturon;
  4. Helpi unu la aliajn[24].

Tiu Societo do estus tre "bottom-up"-a, kun sendependaj sekcioj unuiĝitaj malklare, sen ebleco aliĝi rekte al ĝi.

Hübner subtenis malvarme la ideon, ĉar li taksis la projekton tro frua. Li tamen aldonis al la titolo de la revuo "kaj ĉiuj vere Kristanaj Societoj"[24].

Tria paŝo: Internacia Ligo de Kristanaj Esperantistoj (Cnossen) redakti

Se la UK-oj de Barcelono kaj de Vaŝingtono ne permesis al Hübner ion fari, li sentis la emon denove organizi renkontiĝon de Esperantistaj kristanoj dum la UK de Antverpeno. Hübner petis al Rodolphe Horer el Lisbono verki projekton diskutotan kaj al Wiebe Cnossen el Nederlando prepari surloke[25].

Cnossen kontaktis la prezidenton de la Antverpena KAJV, la S-ron Pijl, kiu entuziasme reagis, kaj akceptis preti salonon por la kunveno en la ejo de KAJV kaj eĉ pretis helpi la partoprenontojn trovi gastejon en Antverpeno.

Se la reago de Pijl estis bonvena, ĝi ne tute estis neatendita. Pli surpriza estis reago de la prezidento de la LKK, Amatus van der Biest-Andelhof. Ĝi oficale skribis al Hübner petante al li organizi kunvenon de kristanaj Esperantistoj en la kadro de la Kongreso, tute agnoskite do de la neŭtrala movado. Kiel de Hoog skribis: "eĉ antaŭ la sia ekzisto K.E.L.I. jam estis fakorganizo de la movado[26]!"

Alian suprizon Cnossen mem preparis. Kontraŭe al Page kiu vivis urbe kaj pensis sian Societon kiel grupon de urbaj kluboj, Cnossen estis terkultivisto en eta frislanda vilaĝo, kie ne eblis fondi klubon, sen granda urbo apude. Li do proponis oficialan punkton en la kunveno pri fondo de Internacia Ligo de Kristanaj Esperantistoj (ILKE), al kiu eblus aliĝi rekte, kaj verkis malneton de ĝia regularo[26]:

"La kunveno en Antverpeno havos kiel programpunkton "Interkonsiliĝo pri Internacia Ligo". El tio rezultis K.E.L.I., do s-ro W i e b e  C n o s s e n estas fakte la homo, kies propono donis la puŝon al la finfina naskiĝo de K.E.L.I., post kvarjara gravedeco[27]."

Fondiĝo redakti

Dum la UK de Antverpeno, en 1911, la protestanta Esperantistaro sendis du leterojn, unu al la KAJV kaj la alia al la Christian Endeavor.

La unua estis sendita la 20-an de aŭgusto 1911 kaj petis ke Esperanto estu uzata en la internacia laboro de KAJV; kontraŭe al la respondo de 1909, tre negativa, la respondo estis pli promesplena: la temo estis diskutota dum la Plena Kunsido de 1912[28].

La dua estis sendita je la fino de la kunveno kiu decidis la kreon de la societo, kiu iĝos KELI, la 25-an de aŭgusto 1911, je 10H30, en la kongresejo. Ĝia raportisto estis Joseph Rhodes kaj ĝia prezidento Hübner mem.

28 personoj (Wiebe Cnossen ne ĉeestis) diskutis la taŭgecon de la kreado de internacia ligo: unuvoĉe, la kunsido akceptis la principon de starigo de tia ligo[11].

Se la principo estis bone akceptita, la realigo disigis du skolojn.

La unua estis la "brita skolo", kun Page kiel voĉo.

La dua estis la "germana skolo", kun Hübner kiel voĉo. La ideo de tiu skolo estas bone videbla en la letero sendita al la KAJV: la celo de la ligo estu helpi la progresigon de Esperanto en la grandaj protestantaj tutmondaj asocioj. Tio estus fina venko de la kristana Esperantismo, kaj la kondiĉo por ke la celoj de la "brita skolo" estus realigeblaj.

La du skoloj, do, ne oponis en la fina celo, sed en la maniero atingi ilin, ĉu nun sed malgrandskale, ĉu poste profesie sed necerte.

Alia demando estas la ligiteco al Dia Regno.

La Unua mondmilito redakti

Problemoj, stagnadoj kaj revekiĝoj redakti

La Dua Mondmilito redakti

Postmilite: estiĝo de kongresoj redakti

KELI organizas ĉiujarajn kongresojn – Kongreson de KELI ekde 1999 alterne kun Ekumena Esperanto-Kongreso.

Kongresoj redakti

Numero Jaro Urbo Lando Noto
1 1948 Tostarp   Svedio
2 1949 Teylingerbosch   Nederlando
3 1950 La Rochette   Francio
4 1951 Markleuthen   Germanio
5 1952 Fredtun   Norvegio
6 1953 Rüdlingen    Svislando
7 1954 Oosterbeek   Nederlando
8 1955 Reims   Francio
9 1956 Jönköping   Svedio
10 1957 Münchenwiller    Svislando
11 1958 Würzburg   Germanio
12 1959 Nijenrode   Nederlando
13 1960 Hedenesse   Nederlando
14 1961 Bishop's Strotsford   Britio
15 1962 Strandbaden   Svedio
16 1963 Graz   Aŭstrio
17 1964 Lunteren   Nederlando
18 1965 Boldern    Svislando
19 1966 Debrecen   Hungario
20 1967 Torre Pellice   Italio
21 1968 Limburg   Germanio 1-a Ekumena Kongreso.
22 1969 Kiljava   Finnlando
23 1970 Brno / Klagenfurt   Ĉeĥoslovakio /   Aŭstrio 2-a Ekumena Kongreso. Unue organizita en Brno, ĝia permeso estis nuligita lastatempe, kaj finfine okazis en Klagenfurt[29].
24 1971 Abingdon   Britio
25 1972 La Rochette   Francio Duafoje okazis en La Rochette.
26 1974 Hamburgo / Langenhorn   Germanio 3-a Ekumena Kongreso.
27 1975 Jönköping   Svedio Duafoje okazis en Jönköping.
28 1976 Montpellier   Francio
29 1977 Edinburgh   Britio
30 1978 Varna   Bulgario 4-a Ekumena Kongreso. Okazis dum la 63-a UK.
31 1979 Bienenberg    Svislando
32 1980 Södertälje   Svedio
33 1981 Dalfsen   Nederlando 5-a Ekumena Kongreso.
34 1982 Burgh-Haamstede   Nederlando
35 1983 Esztergom-Kertváros   Hungario
36 1985 Augsburg   Germanio 6-a Ekumena Kongreso.
37 1986 Rouillé   Francio
38 1988 Jyväskylä   Finnlando
39 1989 Annan Court   Britio 7-a Ekumena Kongreso.
40 1990 Le Louverain    Svislando
41 1991 Jönköping   Svedio Triafoje okazis en Jönköping.
42 1992 Velence   Hungario 8-a Ekumena Kongreso.
43 1993 Viviers   Francio 9-a Ekumena Kongreso.
44 1994 Gostyń   Pollando 10-a Ekumena Kongreso.
45 1995 Kaŭno   Litovio 11-a Ekumena Kongreso.
46 1996 Szombathely   Hungario 12-a Ekumena Kongreso.
47 1997 Graz / Zalaegerszeg   Aŭstrio /   Hungario
48 1998 Nanto   Francio 13-a Ekumena Kongreso.
49 1999 Gliwice   Pollando 14-a Ekumena Kongreso.
50 2000 Janské Lazné   Ĉeĥio
51 2001 Zagrebo   Kroatio 15-a Ekumena Kongreso.
52 2002 Berekfürdő   Hungario
53 2003 Rimini   Italio 16-a Ekumena Kongreso.
54 2004 Bystřice pod Hostýnem   Ĉeĥio
55 2005 Piliscsaba   Hungario 17-a Ekumena Kongreso.
56 2006 Strážné   Ĉeĥio
57 2007 Pelplin   Pollando 18-a Ekumena Kongreso.
58 2008 Prybilina   Slovakio
59 2009 Vroclavo   Pollando 19-a Ekumena Kongreso.
60 2010 Beregdaróc   Hungario
61 2011 Poděbrady   Ĉeĥio
62 2012 Zöblitz   Germanio
63 2013 Svitavy   Ĉeĥio
64 2014 Trento   Italio 20-a Ekumena Kongreso.
65 2015 Strasburgo   Francio 21-a Ekumena Kongreso.
66 2016 Bratislavo   Slovakio
67 2017 Zöblitz   Germanio
68 2018 Poděbrady   Ĉeĥio 22-a Ekumena Kongreso. Duafoje okazos en Poděbrady.
69 2018 Révfülöp   Hungario
70 2021 Legnica   Pollando Origine planita por 2020
71 2022 Domaszék   Hungario
72 2023 Białystok   Pollando

Notoj kaj fontoj redakti

Notoj redakti

  1. Eble la apero de tiu revuo estas la kialo de la ŝanĝo de celo por Esperanto en la servo de la Dia regno, kiu okazis unu monaton poste.
  2. Iom poste li rezignis sian oficon en la SES, kaj ankoraŭ poste iĝis prezidento de la Akademio de Ido.
  3. Laŭ de Hoog 1964, p. 14, ili respondis al letero de Hübner jene: "Ni volas ekzamenadante atendi ĝis ekzistas pli multe da Kristana literaturo en la nova lingvo, precipe ĝis la traduko de la Sankta Biblio estas bone finita".
  4. Malgraŭ kelkaj etaj sukcesoj; ili eĉ publikigis unu numeron de revuo, la La Biblia Tradukisto (de Hoog 1964, p. 17).

Fontoj redakti

  1. Roxane Romann (red.), Jarlibro 2017, Roterdamo: UEA, 2017, p. 71.
  2. de Hoog 1964, p. 7-9.
  3. 3,0 3,1 de Hoog 1964, p. 9.
  4. Paul Hübner, "Antaŭparolo", Esperanto en la servo de la Dia regno 5/1 (junio 1908); citita de de Hoog 1964, p. 10.
  5. de Hoog 1964, p. 9-10.
  6. de Hoog 1964, p. 10-11.
  7. 7,0 7,1 de Hoog 1964, p. 12.
  8. de Hoog 1964, p. 17.
  9. de Hoog 1964, p. 19.
  10. de Hoog 1964, p. 19-20.
  11. 11,0 11,1 de Hoog 1964, p. 26.
  12. de Hoog 1964, p. 12-13.
  13. de Hoog 1964, p. 14-17.
  14. Karl-Olof Sandgren, "La Esperanto-Biblio 40-jara. Dua parto" (represo de artikolo unue aperinta en 1966), Dia Regno 918 (2016/3), p. 54-57.
  15. de Hoog 1964, p. 18.
  16. de Hoog 1964, p. 20.
  17. Citita de: de Hoog 1964, p. 20.
  18. de Hoog 1964, p. 20-21.
  19. de Hoog 1964, p. 21.
  20. Ĝis 1917 Finnlando estis sub Rusio
  21. de Hoog 1964, p. 22.
  22. Philip A. Potter, Jacques Mathieu, "Mission", en: Dictionary of the Ecumenical Movement, Ĝenevo: WCC Publications, 2002, p. 793.
  23. de Hoog 1964, p. 22-23.
  24. 24,0 24,1 de Hoog 1964, p. 23.
  25. de Hoog 1964, p. 23-24.
  26. 26,0 26,1 de Hoog 1964, p. 24.
  27. de Hoog 1964, p. 25.
  28. de Hoog 1964, p. 25-26.
  29. http://keli.chez.com/congres.HTM Arkivigite je 2020-02-16 per la retarkivo Wayback Machine.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Vidu ankaŭ redakti