Kobayashi Takeru

(Alidirektita el KOBAYASHI Takeru)

KOBAYASHI Takeru (Hepburn), (Japane: 小林 尊, 15-a de marto 1978 en la prefektujo Nagano, en la urbo Nagano - ), pli konata kiel Takeru "Cunami" KOBAJAŜI (Cunami signifas cunamo) estas japana konkursa manĝanto kiu posedis la mondan rekordon pri hotdogo-manĝado dum ses jaroj, ĝis 2006. Li partoprenis la konkurson ankaŭ ĉe la hast-manĝa konkurso en Honkongo en aŭgusto de 2005, Kobajaŝi manĝis 83 vegetaran knedlikojn dum 8 minutoj; en la sekva tago li voris 100 vaporumitajn porkaĵ-bulkojn dum 12 minutoj.

Kobayashi Takeru

Rekordoj redakti

Kobajaŝi ĉampioniĝis dum 6 jaroj en la manĝad-konkurso de la kolbasa firmao Nathan's Famous; 4 fojojn li atingis novan mondan rekordon:

  • 2001: 50,00 hotdogoj* dum 12 minutoj. Ĝis tiam la rekordo estis 25 1/8.
  • 2002: 50,50 hotdogoj*
  • 2003: 44,50 hotdogoj
  • 2004: 53,50 hotdogoj*
  • 2005: 49,00 hotdogoj
  • 2006: 53,75 hotdogoj*
  • 2007: 63,00 hotdogoj
  • 2008: 59,00 hotdogoj (en 2008 oni malplilongigis la konkursan daŭron de 12 ĝis 10 minutoj.
  • 2009: 64,50 hotdogoj

(*) nova rekordo

En 2010 kaj 2011 Kobajaŝi ne partoprenis la konkurson Nathan's, pro kontrakta disputo kun "Major League Eating". En 2010 li arestiĝis kiam li alsaltis la konkursejon sen permeso, esperante ke oni permesos lin partopreni. En la jaroj 2007-2011 ĉiujare ĉampioniĝis (kaj en 2007 kaj 2009 atingis novajn mondajn rekordojn) Joey Chestnut, la nuna reganta ĉampiono de tia sportmanĝado.

Ekzercado kaj tekniko redakti

Kobajaŝi-a tekniko estas la evito de maĉado (se eblas) kaj uzado de stomakograndigaj sodakvoj. La volumeno de la akvo aŭ gaso en la karbonata akvo plensentigas la stomakon sen nutri sin per superfluaj kalorioj. Tial li pezas nur ĉ. 60 kilogramojn. La nemaĉado signifas, ke li englutas duonojn de la manĝaĵo tra sia ezofago sen ties plua maĉado.

Vidu ankaŭ redakti