Kuroita Kacumi

(Alidirektita el KROITA Kacumi)

KUROITA Kacumi (naskiĝis la 3-an de septembro 1874 en Nagasaki-ken, mortis la 21-an de decembro 1946) estis paleografisto, historiisto, japana esperantisto, profesoro de japana historio en la Imperia Universitato de Tokio kaj membro de la Imperia Akademio.

Kuroita Kacumi
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1874 (1874-09-03)
en Hasami
Morto 21-an de decembro 1946 (1946-12-21) (72-jaraĝa)
en Kvartalo Ŝibuja
Lingvoj Esperantojapana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Tokio
Okupo
Okupo esperantistohistoriisto
vdr
Kuroita Kacumi (dekstre) kun d-ro Sinmura (oficiala delegito de la ministro de instruado de Japanio) kaj fraŭlino Paula Grave el Danio dum UK 1908

Li estis la patro de la Japana Esperanto-movado. Li eklernis Esperanton en 1903 instigite de ĵurnala artikolo de Alphonse Mistler. Energie li klopodis por organizo de la movado en la komencaj jaroj. En 1906, li estis unu el la kunfondintoj de Japana Esperantista Asocio (JEA). En 1908 li kaj Sinmura Iduru partoprenis la 4-an Universalan Kongreson en Dresdeno kiel la unuaj japanoj. Li estis unu el la direktoroj de Japana Esperanto-Instituto (JEI). Kun aliaj li verkis: Esperanto-Japanan Vortaron (1906) kaj Plenan Esperanto-Japanan Vortaron (1914).

Vidu ankaŭ redakti