KZ-filio Schwarze Poth

La koncentrejo-filio Schwarze Poth estis dum la Dua Mondmilito de Koncentrejo Buchenwald en la centro de Essen. La oficiala nomo estis DESt Essen (Schwarze Poth). Tie estis malliberigataj ĝis 150 viroj kiel sklavaj laboristoj por la forigo kaj reuzado de la ruinaĵoj en la jam plejparte detruita urbocentro.

Memorejo por Schwarze Poth

Historio redakti

Nomo kaj loko redakti

La oficiala nomo DESt Essen (Schwarze Poth) kunmetiĝas el du partoj. DESt estis mallongigo por konstrumateriala entrepreno fondinta en 1938 sub la direktado de SS, kiu laborigis ĉi tie deviglaborantojn por la reuzado de ŝtonrubaĵoj en Essen. La nomo Schwarze Poth devenas de la stratonomo kaj adreso Schwarze Poth 13 en Essen, en kiu someron de 1944 la administracio de SS.[1]

La koncentrejo redakti

Komenco de la KZ-filio Schwarze Poth estis barakaro kun komanditaro el 20 malliberuloj en Essen-Rüttenscheid proksime de la policoprezidejo. Ĝi apartenis al Konstrubrigado 3 el la koncentrejo apud la foirego de Kolonjo. Ĝi estis unuan fojon menciata la 2-an de januaro 1944 en surlistigo de la komanditaroj de Buchenwald.

Proksimume aprilon de 1944 oni translokigis ĉi tiujn 20 virojn en la urbocentron de Essen en la parte detruitan gastejon Grinzig, kiu situis ĉe Adolf-Hitler-Strato 90 (nun Viehofer Straße). La najbara domo ĉe König-Strato 35 servis kiel kroma dormejo, tiel ke oni altigis la komanditaron al ĝis 150 devigaj laboruloj. La tereno de la kampadejo etendiĝis nun sur 35.000 kvadrataj metroj ene de la stratoj Schwarze Poth, König-Strato, Kirch-Strato kaj Poŝt-Aleo.

Kutime por la komencado de rekonstruo la urba administracio iniciatis la instalado de konstrubrigadoj, kiuj forigu kaj prilaboru la ruinaĵojn. Tia proceso en Essen tamen definitive ne estas dokumentebla.

La SS-Konstrubrugado 3 en la foirega kampadejo je Kolonjo, kiu substaris al la KZ Buchenwald, estis malfondinta komence de majo 1944. Per tio la filio Schwarze Poth en Essen apartena al SS-Konstrubrugado 3 fariĝis memstara kampadejo de KZ Buchenwald.

La proksimume 150 viroj (plejparte rusoj kaj poloj same kiel kelkaj francoj, danoj, belgoj, nederlandanoj kaj germanoj) devis movi ekde la mezo de 1944 ruinaĵojn kaj ŝtonrubaĵojn kaj ankaŭ savi neeksplodintan municion, kiun poste Bombosava Komanditaro Kalkum, kiu ankaŭ substaris al la SS-Konstrubrugado 3, devis senakrigi. La sklavoj devis mem ordigi siajn restadejojn. Ili devis pezege labori, ricevis tamen nur nesufiĉan nutraĵon, kiu konsistis preskaŭ nure el iomete da pano kaj supo. Ankaŭ kiam disvastiĝis la disenterio en la kampadejo, la medicina provizado estis nur improvizata. Por la kampadejo kvar mortoj estas dokumenteblaj.

Malfondado redakti

Antaŭ ol la Aliancanoj konkeris la Ruhr-Regionon, la kampadejo estis malfondata marton de 1945. La sklavoj estis translokataj en la koncentrejon Buchenwald. La nombro de transvivintoj estas neklara.

Nuna situo redakti

 
Teksto de la memortabulo ĉe la memorejo

La strateto Schwarze Poth ne plu ekzistas. Ĝi pasis proksimume sube de la nuna vendejaro apud la urbodomo de Essen.

La areo inter la iamaj stratoj Straße Schwarze Poth (mapo)51.4572222222227.0144444444445 en la sudo, Königstraße (mapo)51.4581944444447.0137222222222 en la okidento (nun interna korto oriente paralela al la strato Viehofer Straße), Kirchstraße (mapo)51.4590277777787.0141666666667 en la nordo (nun orienta plilongigo de la strato Kreuzeskirchstraße) kaj Postallee (mapo)51.4583333333337.0143333333333 en la oriento (nun vojeto okcidente de Schützenbahn) nun estas plene surkonstruita.

Memoro redakti

En 2002 oni starigis en la ŝuparejo al Porschekanzel el la 1950-aj jaroj la memorejon nome Stadtwunde (Urbo-Vundo). Temas pri stiligita arbogrupo el sep arbotrunkoj, kiuj lumas en arta lumo, garnitaj per vortaj kaj tekstaj fragmentoj.

Referencoj redakti

  1. Zentrale Stelle der Landesjustizverwaltungen zur Aufklärung nationalsozialistischer Verbrechen, IV, 429 AR 1959/66, Bl. 18–25

Literaturo redakti

  • Michael Zimmermann: Der Ort des Terrors: Geschichte der nationalsozialistischen Konzentrationslager, vol 3. Sachsenhausen, Buchenwald. C. H. Beck, Essen 2006, ISBN 3-406-52963-1, S. 328–360.
  • Ernst Schmidt: Lichter in der Finsternis: Gegner und Verfolgte des Nationalsozialismus in Essen. Klartext, Essen 2003, pj. 328–360.
  • Ernst Schmidt: Lichter in der Finsternis: Widerstand und Verfolgung in Essen 1933-1945. Röderberg, Frankfurt am Main 1980, pj. 187–198.
  • Karola Fings: Krieg, Gesellschaft und KZ. Himmlers SS-Baubrigaden. Ferdinand Schöningh, Paderborn 2005, pj. 66–68.
  • Ernst Schmidt, Michael Zimmermann: Essen erinnert: Orte der Stadtgeschichte im 20. Jahrhundert. 3. Auflage. Klartext, Essen 2002, ISBN 3-89861-073-X, p. 118 s.
51.4577777777787.0013888888889