Kaŝmiro

teritorio dividita kaj disputata inter Barato, Ĉinio kaj Pakistano

Kaŝmiro (Kaŝmira: कॅशीर, کشیر; dogra: कश्मीर, balta: کشمیر; gojra: کشمیر; pahari: کشمیر; ŝina: کشمیر; ujgura lingvo: كەشمىر; nagario: कश्मीर) estas regiono en Azio, devenloko de mola, brila lanteksaĵo, sed ankaŭ kontestata areo en la nordokcidento de la hinda subkontinento, historie iama princlando en Himalajo. Politike, aliflanke, ĝi kutime signifas multe pli granda areo, kiu ankaŭ inkluzivas Gilgit, Baltilando kaj Ladako.

Kaŝmiro
pridisputata teritorio • dividita regiono [+]

LandojBarato, Pakistano

- koordinatoj34° 30′ 0″ N, 76° 0′ 0″ O (mapo)34.576Koordinatoj: 34° 30′ 0″ N, 76° 0′ 0″ O (mapo)
Areo68 000 km² (6 800 000 ha) [+]

Loĝantaro3 945 000 [+] (1941)
Denseco58,01 loĝ./km² [+] [+]

Kaŝmiro (Tero)
Kaŝmiro (Tero)

Kaŝmiro (Barato)
Kaŝmiro (Barato)
DEC
Kaŝmiro
Kaŝmiro

Map
Kaŝmiro
Vikimedia Komunejo:  Kashmir [+]
vdr
Mapo de Kaŝmiro

Kaŝmiro estas fonto de streĉiĝo inter la landoj okupantaj ĝin, ĉefe Barato kaj Pakistano. Kaŝmiro estas la plej dense militarigita zono en la mondo. Kun pli ol 700 000 barata armea personaro kiu deĵoras en la ŝtato, ĝi havas la plej altan proporcion soldato-al-civitana en la mondo[1].

1. Nordaj regionoj (Gilgit-Baltilando); 2. Azad Kaŝmiro; 3. Shaksgam; 4. Glaciejo Siachen; 5. Ĝamuo kaj Kaŝmiro; 6. Akesajĉino.
Mapo montranta la sekcion de Kaŝmiro inter Barato, Pakistano kaj Ĉinio.
Mapo montranta la sekcion de Kaŝmiro inter Barato (Ĝamuo kaj Kaŝmiro + Ladako), Pakistano (en verda koloro) kaj Ĉinio (Shaksgam + Akesajĉino).

Hodiaŭ Kaŝmiro estas fakte dividita en du hindajn uniajn teritoriojn, Ĝamuo kaj Kaŝmiro kaj Ladako, kun totala areo de 101 387 km² kaj populacio de 12,5 milionoj; la memproklamita nerekonita ŝtato Azad Kashmir ("libera Kaŝmiro") kun areo de 13 000 km² kaj populacio de 3,6 milionoj da loĝantoj, same kiel la Gilgit-Baltistan regiono ("nordaj teritorioj") kun areo de 72 500 km² kaj loĝantaro de 1 miliono da loĝantoj, situanta sub kontrolo de Pakistano; kaj la teritorio de Aksaychin sub la jurisdikcio de la Ĉina Popola Respubliko kun areo de 37 555 km² kaj pluraj miloj da loĝantoj. La totala areo de Kaŝmiro estas 222,236 km².

Ĝamuo kaj Kaŝmiro estis unu el la centroj de sanskrito dum longa tempo. La literaturo, skulptarto, muziko, danco, pentroarto kaj arkitekturo de Ĝamuo kaj Kaŝmiro havis signifan influon en Azio.

Historio redakti

La iamaj hinduaj loĝantoj de Kaŝmiro estis ĉiuj anoj de la kasto bramanoj. Ili estas konataj kiel la kaŝmiraj panditoj (vorto, kiu signifas klerulo). Ekzemple Jawaharlal Nehru estis nomata pandito, ĉar li estis el tiu kaŝmira kasto.

Politikaj konfliktoj redakti

La surmape verda parto estas okupata de Pakistano, la flava parto estas okupata de Barato. Laŭlonge de la historio okazis kelkaj militoj pro malkonsento pri la desegno de la landlimo, ekzemple dum la Barat-Pakistana Milito de 1965 aŭ dum la Kargila Milito de 1999.

Referencoj redakti

  1. (en) The Kashmiri People Versus the Indian State, Global Voices, la 1-an de julio 2020.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉiatema TTT-ejo por la kaŝmiraj panditoj (kun muziko)