Kaŝtanarbo

genro de plantoj

Kaŝtanarbo[1]kastaneo[2] (Castanea) estas genro de arboj kaj arbedoj kun defalemaj, dentaj folioj, kun virseksaj floroj en longaj, staraj amentoj, kaj kun inseksaj floroj ĝenerale triope ĉirkaŭitaj de involukro, kiu - post fekundiĝo de la floro - iĝas ledeca, multadorna, globa frukto malfermiĝanta al kvar aloj kaj enhavanta tri akenojn (kaŝtanojn); dek specioj en la mezvarmaj partoj de la norda hemisfero, kelkaj kultivataj por fruktoj manĝataj kuiritaj aŭ por ligno uzata i.a. en lignaĵarto.[3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kastaneo
Ordinara kastaneo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Fagacoj Fagaceae
Genro: Kastaneo Castanea
Specioj

Castanea alnifolia - Arbusta kastaneo*
Castanea crenata - Japana kastaneo
Castanea dentata - Amerika kastaneo
Castanea henryi - Henria kastaneo
Castanea mollissima - Ĉina kastaneo
Castanea ozarkensis - Ozarka kastaneo
Castanea pumila - Virginia kastaneo
Castanea sativa - Ordinara kastaneo
Castanea seguinii - Segina kastaneo

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Baztrunko (kaŝtanarbo) por grefti. Dournazac - Limoĝio. 2019
Greftaĵo de kaŝtanarbo, iniciado en la konservatorio de Dournazac - 2019.

Etimologio de la nomo estas la latina vorto "castanea", siavice devena de la helena vorto "kastanon". Tiu nomo aludas al la urbo Kastanon, en Tesalio, fama en antikveco je kvalito de la rikoltitaj tie kaŝtanoj. Ĝi plejparte kreskas en Mediteraneaj regionoj, sed ankaŭ iom pli norde.

Kaŝtano[4] estas la frukto de kaŝtanarbo.

La vivdaŭro de kaŝtanarboj povas esti ege granda: la plej fama kaŝtanujo: Il Castagno dei Cento Cavalli (la kaŝtanujo je cent ĉevaloj) en la komunumo Sant'Alfio en Sicilio (sur la deklivoj de Etna) aĝas laŭdire inter 2 000 kaj 4 000 jaroj.

Ekonomia rolo:

En regionoj kiel Périgord, suda Svisio, Korsiko, Italio maronoj (la manĝeblaj fruktoj de la greftita kastaneo, precipe de la ordinara kastaneo) iam estis la ĉefa nutrofonto.

Piednotoj redakti

  1. Kaŝtanarbo en ReVo [1]
  2. Kastaneo en Plena Ilustrita Vortaro 2002, p.540
  3. [2][rompita ligilo]
  4. Kaŝtano en ReVo [3]

Vidu ankaŭ redakti

 
Maronoj
 
Folioj kaj fruktoj