Brundorsa paruo

(Alidirektita el Kaŝtandorsa paruo)

La Brundorsa paruo (Poecile rufescens, iam Parus rufescens) estas eta paseroforma birdo de la familio Paruedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brundorsa paruo
Brundorsa paruo
Brundorsa paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Poecile
Specio: P. rufescens
Poecile rufescens
(Townsend, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

Ĝi estas eta paruo, 11.5–12.5 cm longa kun pezo de 8.5–12.6 g. La kapo estas malhele nigrecbruna kun blankaj vangoj, la dorso estas brile ruĝecbruna, la flugilplumoj estas malhelgrizaj kun pli palaj bordoj. La subaj partoj estas blankaj al palgrizecblankaj, kun ruĝecaj aŭ palgrizaj flankoj. Ili flugas en miksitaj aroj. Ili ofte vidiĝas en grandaj grupoj kun saltriparoj kaj timaliedoj.

Ĝi estas disvastigata en teritorioj ĉe nordokcidenta Pacifiko de Usono kaj okcidenta Kanado, el suda Alasko al sudokcidenta Kalifornio. Ili estas konstantaj loĝantaj birdoj ene de siaj teritorioj, sed ili foje flugas mallonge vintre kiam la manĝodisponeblo malgrandiĝas. Ili kutime moviĝas al pli malaltaj lokoj en la sama areo kiam komencas vintro kaj moviĝas reen al pli altaj lokoj malfrusomere.

Estas tri agnoskataj subspecioj, kun flankoj pli grizaj kaj malpli ruĝecaj sude (del Hoyo et al. 2007):

  • Poecile rufescens rufescens (Townsend, 1837). Alaska sudo al nordokcidenta Kalifornio. Larĝa ruĝeca zono en flankoj.
  • Poecile rufescens neglectus (Ridgway, 1879). Marborda centra Kalifornio (Marin County). Mallarĝa ruĝeca zono en flankoj.
  • Poecile rufescens barlowi (Grinnell, 1900). MArborda sudokcidenta Kalifornio (sude de la Golfeto de San Francisco). Preskaŭ sen ruĝeca koloro en flankoj.
P. r. barlowi

Ties habitato estas malaltaj arbaroj de koniferoj kaj miksitaj de koniferoj kaj deciduaj. La nesto estas kavaĵo, kutime abandonita nesto de pego, sed foje ili elfosas sian propran. Brundorsaj paruoj uzas multe da haŭtaĵoj kaj haroj por fari siajn nestojn. Iliaj nestoj estas fakte 50 % el haŭtaĵo kaj haro. La plej komuna haro uzata devenas el cervoj, kunikloj kaj kojotoj. Reproduktuloj faras ankaŭ tavolon de haŭtaĵo ĉirkaŭ unu centimetro dika uzata por kovri la ovojn en la nesto kiam ili forlasas ĝin. La ino demetas 5-8 (foje 9) ovojn ĉiun ovodemetadon.

La manĝo estas ĉefe insektoj kaj aliaj senvertebruloj plukitaj el la foliaro. Brundorsaj paruoj manĝas ankaŭ kelkajn semojn, ĉefe de koniferoj, kaj fruktojn. Ili vizitas birdomanĝejojn, inklude tiujn de kolibroj, kaj ĉefe sebo plaĉas al ili.

Iam ĝi estis lokita en la genro Parus kun plej parto de aliaj paruoj, sed analizoj de DNA kaj de morfologio sugestas, ke separi Poecile pli akurate kongruas kun la rilatro inter tiuj birdoj (Gill et al., 2005). La American Ornithologists' Union traktis Poecile kiel distinga genro de iu tempo.

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2004). Parus rufescens. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
  • del Hoyo, J., Elliot, A., & Christie D. (eds). (2007). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-42-2
  • Gill, F. B., Slikas, B., & Sheldon, F. H. (2005). Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2 HTML resumo
  • Miller, K. (2001). Animal Diversity Web: Parus rufescens. Elŝutita 2006-NOV-21.

Eksteraj ligiloj redakti