Blankulo

raso de homoj kun tipe hela haŭtokoloro
(Alidirektita el Kaŭkazulo)

Blankulo estas termino kutime uzata por priskribi homon karakterizitan per hela haŭta koloro, kontraste al paralela koncepto nigrulo, kaj kutime - aparte fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj - sinonime al "ano de (postulata) kaŭkaza raso". La vorto ne signifas veran blankecon de la haŭto, sed nur nuancan plihelecon kaj kutime servu por priskribi difinitan kategorion de etnaj grupoj.

du blondaj kaj blankhaŭtaj viroj, unu de balta, la alia de skandinava deveno.

La plej kutima difino de "blankulo" estas "persono kun videbla grado de prapatroj el Eŭropo".[1] Tamen, la difino de "blankulo" malsamas laŭ geografia kaj historia kunteksto. Variaj sociaj konceptoj de "blankhaŭteco" havis implicojn pri nacia identeco, religio, populacia statistiko, diskriminacio, apartismo kaj rasaj kvotoj (por enmigro en ŝtaton, dungo aŭ alia privilegia rajto). La koncepto aplikiĝis kun variaj gradoj de formaleco kaj logikeco en sociaj sciencoj, politikaj sciencoj, genetiko, biologio, medicino, lingvoscienco, kulturo kaj juro.

Nuntempaj populacioj

Regionoj ekster Eŭropo kun signifaj populacioj de eŭropaj prapatroj: [2]

  • Azio
    •   Siberio (rusoj, germanoj kaj ukrainoj)
    •   Kazaĥio (rusoj, germanoj): 30 procentaĵoj de la loĝantaro
    •   Uzbekio (rusoj kaj aliaj slavoj): 5,5 procentaĵoj de la loĝantaro
    •   Kirgizio (rusoj kaj aliaj slavoj): 13,5 procentaĵoj de la loĝantaro
    •   Turkmenio (rusoj kaj aliaj slavoj): 4 procentaĵoj de la loĝantaro
    •   Taĝikio (rusoj kaj aliaj slavoj)
    •   Honkongo
    •   Kristnaskinsulo: pli-malpli 20 procentaĵoj de la loĝantaro
  • Latinameriko
    •   Argentino: 97 procentaĵoj de la loĝantaro
    •   Bolivio: 15 procentaĵoj de la loĝantaro
    •   Brazilo: 47,3 procentaĵoj de la loĝantaro
    •   Ĉilio: laŭ variaj fontoj 70 ĝis 90 procentaĵoj de la loĝantaro
    •   Kolombio: 20 procentaĵoj de la loĝantaro
    •   Kostariko
    •   Kubo: 65 procentaĵoj de la loĝantaro
    •   Dominika Respubliko: 16 procentaĵoj de la loĝantaro
    •   Salvadoro: 12 procentaĵoj de la loĝantaro
    •   Meksiko: 9 ĝis 17 procentaĵoj de la loĝantaro
    •   Nikaragvo: 17 procentaĵoj de la loĝantaro
    •   Panamo: 10 procentaĵoj de la loĝantaro
    •   Porto-Riko pli-malpli 80 procentaĵoj de la loĝantaro
    •   Peruo 15 procentaĵoj de la loĝantaro
    •   Paragvajo pli-malpli 20 procentaĵoj de la loĝantaro
    •   Venezuelo: 20 procentaĵoj de la loĝantaro
    •   Urugvajo: 88 procentaĵoj de la loĝantaro

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Alastair Bonnett (2000) White Identities (angle: "blankaj identecoj"). Eldonejo Pearson Education. ISBN 0-582-35627.
  2. ciferoj plejparte el la Arkivigite je 2020-06-16 per la retarkivo Wayback Machine Monda faktolibro de CIA.