Kaŭzoj de la Dua Mondmilito

La kaŭzoj de la Dua Mondmilito varias depende de la tempa rango kiu estu aplikata. Ĝenerale, la kaŭzoj de la Dua Mondmilito troviĝas en la kondiĉoj kaj situacioj ekzistantaj jam antaŭ la Unua Mondmilito, antaŭaĵoj kiuj estas rigardataj kiel preludo de ambaŭ mondmilitoj. La mondmilitoj estis antaŭviditaj eĉ antaŭ la enpovigo de Mussolini, Hitlero kaj de la japana invado de Ĉinio. Inter la plej tujaj kaŭzoj por la Dua Mondmilito menciendas la ascendo de la itala faŝismo en la 1920-aj jaroj, la japana militismo kaj imperiismo kaj ties invado de Ĉinio en la 1930-aj jaroj kaj speciale la ekpreno de la politika povo fare de Adolf Hitler kaj lia Nazia Partio en Germanio en 1933, al kio sekvis agresema ekstera politiko. La eksplodilo de la konflikto estis la militdeklaro de Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio al la Nazia Germanio la 3an de septembro 1939, post la germana invado de Pollando de la 1a de septembro.

La Wehrmacht transirante la polan landlimon la 1-an de septembro 1939.

Amplekse dirite, oni povus diri, ke la Dua Mondmilito ekestis ĉefe, sed ne nur, el la rezultoj de la Unua Mondmilito, kiu naskis tre multe da ŝtatoj malkontentajn, humiligitajn kaj sopirantajn pri venĝo kaj ĝi kreis el la politika vidpunkto nestabilan aranĝon de Eŭropo kaj la mondo. Iom post iom komenciĝis profili grupo de malkontentuloj, kiuj intencis principe alilabori la novan aranĝon atingonte postenon, kiu rajte apartenas al ili rigardinte el iliaj vidpunktoj. Tiuj ĉi malkontentuloj rekrutiĝis kaj el la grupo de ŝtatoj de malvenkintoj kaj el la grupo de la venkintoj en la antaŭa mondmilito. En kunigo kun neĝojiga ekonomia situacio en ŝanĝo de 20-aj kaj la 30-aj jaroj, nekapableco de la venkintaj potencoj reteni almenaŭ ŝajnon de forto kaj novan ondon de izolaciismo en Usono tiel estiĝis bazo de nova konflikto, ankoraŭ pli terura, ol estis tiu antaŭa. Dekomence tiu estis la ĝenerala situacio. El ĝi elstaris la figuro de Germanio, kiu plie suferis la menciitan situacion, dum la politiko en aliaj landoj, metis ilin en klara dua rango. Tio en Eŭropo, dum en Azio, la situacio estis tute alia, ĉar de longe Japanio jam estis komencinta sian imperiisman ekspansion.