KaNgwane estis bantustano en Sudafriko, kreita de la registaro de apartismo kiel duon-sendependa hejmlando por la Svazioj. Ĝi estis nomata "Svazia Teritorio" antaŭ ĝi ricevis garantion de teoria memregado en 1981. Ties ĉefurbo estis Louieville (iam KaNyamasane). Ĝi estis la malplej loĝata de dek hejmlandoj, kun ĉirkaŭkalkule 183,000 loĝantoj.

KaNgwane
1981 – 27-a de aprilo 1994

South African bantustan • pridisputata teritorio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Klopodo por transigi partojn de la hejmlando, kun partoj de la Zulua hejmlando KwaZulu, al la najbara lando Svazilando en 1982 malsukcesis post protestoj. La hejmlanda teritorio estis postulita de la reĝo Sobhuza de Svazilando kiel parto de la tradicia regno de la Svaziaj monarkoj, kaj la sudafrika registaro esperis uzi la hejmlandon kiel defenda zono kontraŭ la gerila infiltrado el Mozambiko. Tio estus doninta al interna Svazilando aliron al la maro. Sudafriko respondis al la malsukceso de transigo per portempa suspendo de aŭtonomeco de KaNgwane, poste restaŭrata en 1984.[1][2]

Malkiel ĉe aliaj hejmlandoj en Sudafriko, KaNgwane ne adoptis distingan flagon sed male uzis la nacian flagon de Sudafriko.

KaNgwane ĉesis ekziston la 27an de Aprilo 1994 kiam la Provizora Konstitucio dissolvis la hejmlandojn kaj kreis novajn provincojn. Ties teritorio iĝis parto de la provinco Mpumalanga.

Referencoj redakti

  1. Dennis Austin. South Africa, 1984. London: Routledge & Kegan Paul Ltd. 1985. p. 54. [1] Alirita la 22an de Marto 2017.
  2. Leroy Vail. The Creation of Tribalism in Southern Africa. California: University of California Press. 1989. pp. 310-316. [2] Alirita la 22an de Marto 2017.