Kabankalan, - tagaloge Lungsod ng Kabankalan - estas kvaraklasa urbego, ankaŭ diocezo kaj universitata urbo en Filipinoj, en insulo Negroso, en regiono Orientaj Bisajoj, en provinco Okcidenta Negroso.

Kabankalan
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 6111
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 200 198  (2020) [+]
Loĝdenso 287 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 59′ N, 122° 49′ O (mapo)9.9833333333333122.81666666667Koordinatoj: 9° 59′ N, 122° 49′ O (mapo) [+]
Alto 228 m [+]
Areo 697,35 km² (69 735 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Filipinoj [+]
Kabankalan (Filipinoj)
Kabankalan (Filipinoj)
DEC
Kabankalan
Kabankalan
Situo de Kabankalan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kabankalan [+]
vdr
Katedralo de Kabankalan

Geografio redakti

Kabankalan situas en interno de la insulo, tamen norde la eksteraj partoj atingas la golfon [1]. Iloilo (urbo) troviĝas 83, Dumaguete 94, Cebuurbo 126, provinca ĉefurbo Bacolod 240, Puerto Princesa kaj Dabao po 448, ĉefurbo Manilo 548, Kezonurbo 556 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

La unuaj loĝantoj de Kabankalan estis homoj venintaj el la najbaraj komunumoj. la sporadaj domoj apartenis al Ilog. Kabankalan estis fondita en 1907. Dum la hispana erao oni lernis nur hispane kaj la religio estis nur la katolika. Dum dominado de Usono estis demokrata ŝtatformo kaj novaj modernaj teknikoj estis enkondukitaj. La japanoj havis la areon inter 1942-1945, tiam filipinaj partizanoj luktis por la libereco. Kabankalan atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj, la urban rangon laŭ filipina klasifikado en 1997.

Ekonomio redakti

La sukermuelejoj ekfunkciis en Kabankalan en la 1960-aj jaroj.

 
Katedralo de Kabankalan nokte

Religio kaj eduko redakti

Plimulto de la loĝantoj estas romkatolikoj, eĉ Kabankalan estas sidloko de diocezo. En la urbo ĉefkampuso funkcias.

Trafiko redakti

Kabankalan estas alirebla laŭ la traira marborda vojo, krome estas alia vojo al interno de la insulo. La urbego havas flughavenon.

Klimato redakti

Kabankalan situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 1486 mm. Inter majo kaj novembro daŭras la pluva sezono. La averaĝa temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans