La kabila lingvo estas berbera lingvo, kiun parolas la kabiloj. La lingvon parolis en 1995 ĉirkaŭ 5,123 milionoj kiel gepatra lingvo, plej multo en Alĝerio. Gravaj kabilaj elmigrintaj komunumoj vivas en Francio kaj Belgio.

Kabila lingvo
Mapo
lingvo • moderna lingvo
norda berbera lingvaro • Berbera lingvaro
Parolantoj 5 586 000
Skribo latina alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 kab
  Glottolog kaby1243
Angla nomo Kabyle
Franca nomo kabyle
vdr

La kabila lingvo antaŭ la 20-a jarcento apenaŭ havis skribitajn formojn, nur en la lastaj jardekoj plimultiĝas la presita kabila literaturo. Konata kabila poeto estas Si Mohan, kiu estis originale uzanto de la perbuŝa literaturo.

Vidu ankaŭ redakti