Kabineto Bajnai
Kabineto Bajnai estis la oka dupartia registaro depost fino de la socialismo. Tiu kabineto gvidis la landon Hungario nur jaron en la jaroj 2009 kaj 2010. Tiu kabineto estis tiam la unusola en Eŭropa Unio, kie mankis virinaj ministroj.
Kabineto Bajnai | ||
---|---|---|
registaro de Hungario • technocratic government | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Dum | 16-a de aprilo 2009 - 29-a de majo 2010 | |
Antaŭulo | Dua Kabineto Gyurcsány | |
Sekvanto | Dua Kabineto Orbán | |
Historio redakti
En 2009 pro la tutmonda financa krizo Ferenc Gyurcsány abdikis. Post longa serĉado oni trovis la novan ĉefministron Gordon Bajnai. Bajnai elektis nur tiujn ministrojn, kiuj poste ne volis daŭri politikan karieron. La parlamento elektis Kabineton Bajnai anstataŭ aranĝi tutlandan baloton (pli frue la parlamentanoj rifuzis la tujan tutlandan baloton). En la lasta kazo multe da parlamentanoj ne estus plu mandathavaj. Bajnai faris financajn ŝparojn, sekve la vivnivelo falis. Nemirinde en 2010 la balotantoj revokis denove Viktor Orbán-n eĉ kun 2/3 da plimulto.
Listo de membroj redakti
- Gordon Bajnai – ĉefministro
- Csaba Molnár – ministro pri kancelaria oficejo
- Zoltán Varga (ministro) – ministro pri municipoj (ministro pri enlandaj aferoj)
- Péter Balázs - ministro pri eksteraj aferoj
- Péter Oszkó - ministro pri financo
- Péter Hónig - ministro pri nacia evoluo kaj ekonomio komence, poste István Varga (ministro)
- József Gráf – ministro pri agrikulturo kaj provincoevoluo
- Tibor Draskovics - ministro pri justico kaj polico (komence), poste Imre Forgács
- Tamás Székely - ministro pri sano
- László Herczog - ministro pri laboro
- Péter Hónig - ministro pri transporto, telekomunikado kaj energio
- István Hiller – ministro pri eduko kaj kulturo
- Imre Szekeres - ministro pri defendo
- Imre Szabó (trejnisto) - ministro pri medio kaj akvo
- Péter Kiss - senpostena ministro
- Ádám Ficsor - senpostena ministro pri sekretaj servoj komence, poste Csaba Molnár, fine Gábor Juhász