Malfermi la ĉefan menuon

Anadolu Feneri

(Alidirektita el Kabo Anatoli)

Anadolu Feneri estas historia lumturo ankoraŭ uzata, kii situantas sur la azia flanko de Bosporo nome enirejo al la Nigra Maro ĉe Istanbulo, Turkio. Anadolu estas la turka nomo por Anatolio. Ĝi estas antaŭ la lumturo Rumeli Feneri, kiu estas ĉe la eŭropa flanko de la markolo je distanco de 3.7 km. Konekta linio inter ambaŭ lumturoj markas la nordan limon de la Haveno de Istanbulo. La loko, kie la lumturo staras, estas nomita Anadolufeneri, kio estas nuntempe vilaĝo de fiŝkaptistoj en la distrikto Beykoz.[1]

NotojRedakti

  1. Free Topo Maps-My Topo. Map Server. Alirita 2010-06-14.

ReferencojRedakti