Kaftano estas longa tradicia porvira vesto kiu origine devenas el la Mezoriento. La kaftano estas multportata en landoj kiel Palestino, Sirio, Emirlandoj kaj Turkio.

La kaftanoj kiuj estis portataj de la Otomanaj sultanoj apartenas al la plej valoraj kolektoj de la Topkapi-palaco en Istanbulo.

En la 6-a jarcento pro elmigrado de araboj al Nord-Afriko la kaftano ankaŭ disvastiĝis en landoj kiel Alĝerio, Maroko kaj Tunizio. Aliaj Nord-Afrikaj triboj transprenis la kaftanon kaj ĝi nun estas parto de la Nord-Afrika tradicia vestaro.

Nuntempe la kaftano ankaŭ estas portata de virinoj, en gajaj koloroj kun bidoj kaj brodaĵoj. Ĉiujare en diversaj arabaj landoj estas kaftanmodparadoj en kiuj konataj modistoj montras siajn kaftanojn.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti