La Kairinenoj ("Cairininae""Cairinini") estis iam traktataj kiel malgranda grupo de anasoj en familio de Anasedoj de anasoj, anseroj kaj cignoj, grupigitaj kune sur la bazo de ties preteco ripozi alte en arboj. Oni pruvis poste ke tiu grupigo estis parafiletika kaj ties ŝajna simileco rezultas el konverĝa evoluo, kaj la diversaj membroj fakte rilatas pli al diversaj aliaj anasoj ol unu al alia (Livezey 1986).

La specioj dekomence inkluditaj, kaj ties nunaj subfamiliaj lokigoj estas la jenaj:

Plektropterenoj

Tadornenoj

Anasenoj

Krome kelkaj specioj ne povas certige esti lokigitaj en subfamilio, kvankam ili ne formas distingan kladon. Pli bone ties karakteroj estas tro ambiguaj por permesi seneraran lokigon baze sur la disponebla informo (Livezey 1986, Sraml et al. 1996, Johnson & Sorenson 1999):

Referencoj redakti

  • Johnson, Kevin P. & Sorenson, Michael D. (1999): Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence. Auk 116(3): 792–805. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine


  • Sraml, M.; Christidis, L.; Easteal, S.; Horn, P. & Collet, C. (1996): Molecular Relationships Within Australasian Waterfowl (Anseriformes). Australian Journal of Zoology 44(1): 47-58. COI:10.1071/ZO9960047 (HTML resumo)