Kaja-rostpano

(Alidirektita el Kaja-toasto)

Kaja-rostpano estas fama manĝeto en Malajzio kaj Singapuro. Kaja-rostpano estas preparata kun kaya (kokosa marmelado - marmelado farita el sukero, kokoslakto, ovoj, pandana folio kaj, kelkfoje, butero). Ĝi estas kutime manĝata sur rostpano, kaj foje sur biskvitoj. Ĝi estas konsiderata grava matenmanĝa nutraĵo populara en Singapuro. La nutraĵo estas foje trempita en mole boligitaj ovoj kun iom de malhela sojfab-saŭco kaj blanka pipro.

Kaja toasto kun kafo.

Singapuranoj kaj malajzianoj foje manĝas tiun manĝaĵon kun kafoteo, kio kaŭzis inkluzivigon de la manĝeto en la oferto de multaj kafejoj. La singapuraj firmaoj Ya Kun Kaya Toast kaj Killiney Kopitiam estas ekzemploj de franĉizoj, kiuj ofertas ĉi tiun popularan manĝeton.