Kajagumo

korea muzikinstrumento

Kajagumo - koree 가야금, en ĉina skribo 伽倻琴, en norma transskribo de la korea ekde 2000 Gayageum, sed la esperanta nomo ankoraŭ orientiĝas je la nomo kayagŭm en la antaŭa transskribo de McCune-Reischauer de 1984 ĝis 2000, kiu ankaŭ estas la bazo de nomigoj en pluraj aliaj neaziaj lingvoj - estas tradicia korea muzikinstrumento. Temas pri citro de arkaĵavolba tabulo ekipita per 12 kordoj ludata en klasika korea muziko. Ĝi tipe reprezentas la nacian muzikan kulturon de Koreio.

Kajagumo
kajagumo en koncerto de 2007
Korea alfabeto 가야금
Ĉina skribo 伽倻琴
Norma transskribo
(ekde 2000)
Gayageum
McCune-Reischauer
(1984-2000)
Kayagŭm
vdr

Legenda ekesto redakti

Laŭ legendo, la kajagumo estis inventita en la antikva korea regno Gaja en la 6-a jarcento laŭ impreso de la ĉina arkaĵa citro guĝeng (古箏 / 古筝, pinjine gǔzhēng). La instrumento povas esti spurita reen al la jaro 551 de nia erao kiam dokumento priskriban fuĝanton de la regno Kaja, kiu fuĝis al la najbara regno Silla pro timo de aneksado kaj donacis kajagumon, la novan instrumenton de sia hejmlando Kaja, al la reĝo de Silla. Efektive la regno Gaja jardekon poste, en 562 de nia erao, submetiĝis al la regno Silla, kiu sekve iĝis unu el la Tri Antikvaj Regnoj de Koreio.

montro de la sono de kajagumo fare de neprofesia ludantino