Kakao, aŭ kakaofabo[1], estas grajno, entenata en la frukto de kakaoarbo (Theobroma cacao), el kiu oni faras ĉokoladon.

Kakao pulvero, sekigita
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 230 kkal   950 kJ
Karbonhidrato 57.9 g
- Sukeroj 1.75 g
- Fibro 33.2 g
Graso 13.7 g
- saturitaj grasoj 8.07 g
- mononesaturitaj 4.57 g
- polinesaturitaj 0.44 g
Proteino 19.6 g
Akvo 3.0 g
Kafeino 230.0 mg
Vitaminoj
Luteino  38.0 μg
Tiamino (B1-vitamino)  7.8e-2 mg 6%
Riboflavino (B2-vitamino)  0.241 mg 16%
Nikotina acido (B3-vitamino)  2.185 mg 15%
Pantotena acido (B5-vitamino)  0.254 mg 5%
Piridoksino (B6-vitamino)  0.118 mg 9%
Foliata acido (B9-vitamino)  32.0 μg 8%
Ĥolino  12.0 μg 2%
E-vitamino  0.1 mg 1%
K-vitamino  2.5 μg 2%
Mineraloj
Kalcio  128.0 mg 13%
Fero  13.86 mg 111%
Magnezio  499.0 mg 135% 
Mangano  3.837 mg 183% 
Fosforo  734.0 mg 105%
Kalio  1524.0 mg 32%
Natrio  21.0 mg 1%
Zinko  6.81 mg 68%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle
Floroj de kakaoarbo
Frukto kaj faboj de kakaoarbo

Oni nomas ankaŭ kakao la produktaĵojn, konsistantajn el kakaoj aliformitaj por homa uzo, kiel la trinkaĵo preparita el kakaopulvoro. Kakao estas ĉefe produktata kaj vendata en Okcidenta Afriko, kie kakao estas ofte aĉetata de firmaoj per maljustaj prezoj el kreskigistoj kaj kelkfoje el kreskigistoj tenantaj infanajn sklavojn. Justa komerca kakao estas aĉetita per justa prezo.

Oni nomas do ankaŭ kakao la kakaopulvoron mem kaj ankoraŭ la trinkaĵon preparitan el ĝi; per tiu ĉi-lasta senco ĝi estas sinonimo de ĉokolado.

Monda produktado redakti

En 2014, la ĉefaj landoj produktantaj kakaon estas la sekvaj[2]

Lando de produktado Kvanto en t
  Ebura Bordo Im 1.434.077
  Ganao 858.720
  Indonezio 728.400
  Brazilo 273.793
  Kameruno Im 269.902
  Niĝerio * 248.000
  Ekvadoro 156.216
  Peruo 81.651
  Dominika Respubliko 69.633
  Kolombio 47.732
Totalo 4.450.262
* = Ne oficiala nombro

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti