Kakelo

Kakelo (Cakile)[1] estas genro de floraj plantoj en la familio brasikacoj, kiuj kreskas proksime al marbordoj, ofte en sablaj dunoj. La genro estas indiĝena de Eŭropo, Azio kaj Nordameriko. La specio kakelo mara (Cakile maritima) estas indiĝena de Eŭropo, sed estis enkondukata al Nordameriko, kie en multaj lokoj ĝi anstataŭas la tie-indiĝenan kakelon nordamerikan (Cakile edentula) kaj estas konsiderata invada specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kakelo
Cakile maritima
Cakile maritima
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Kakelo Cakile
Mill., 1754
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kakeloj estas kutime unujaraj aŭ dujaraj plantoj, sed povas esti plurjaraj. Ili povas atingi altecojn de 0.8 metroj. La tigoj povas esti suprenirantaj aŭ kuŝantaj kaj branĉas ĉe la bazo. La folioj estas karnaj kaj la floroj estas blankaj aŭ purpuraj.

Referencoj redakti

  1. Pilger, W. F. (2000). Provizora Privata Listo de Komunlingvaj Nomoj de Plantoj de Nord-Okcidenta Eŭropo. Retrieved from https://www.eventoj.hu/steb/vortaroj/pplp-u8.htm