Kako (maorie Kākā) estas endemia arbara papago de Nov-Zelando. La vorto Kākā estas plej ĝenerala vorto por papago en maoria lingvo, kaj la birdo nomiĝas tiel ĉar ĝi iam estis plej kutima papago en la lando. Ekzistas du subspecioj: Kako de Norda Insulo, Nestor meridionalis septentrionalis, kaj Kako de Suda Insulo, N. m. meridionalis.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kākā


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Psitakoformaj
Familio: Papagedoj Psittacidae
Genro: Nestor
Specio: N. meridionalis
Nestor meridionalis
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kakoj estas tre parencaj al Keoj (Nestor notabilis). La tria specio de sama genro, Nestor productus (Kako de Norfolk Insulo), formortis en 1851.