Kalankoo

(Alidirektita el Kalanchoe)

Kalankoo[1]kalanĥoo[mankas fonto] (latine Kalanchoe) estas genro kun proksimume 130 specioj de tropikaj, sukaj angiospermoj en la familio krasulacoj, plejparte indiĝenaj en la Malnova mondo sed kun kelkaj specioj nun naturaj en la Nova mondo sekve de enkonduko de tiuj specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kalankoo
blosfelda kalankoo (Kalanchoe blossfeldiana)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Saksifragaloj Saxifragales
Familio: Krasulacoj Crassulaceae
Genro: Kalanchoe
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kalanchoe daigremontiana
Kalanchoe tomentosa
Kalanchoe marmorata
Kalanchoe farinacea
Kalanchoe pumila
Kalanchoe miniata

La plejparto estas arbustoj aŭ unujaraj herbaj plantoj, sed kelkaj estas plurjaraj aŭ dujaraj. La plej granda estas Kalanchoe beharensis, kiu kreskas en Madagaskaro kaj povas atingi 6 m, sed plimulto de la specioj altas maks. 1 m. La folioj staras vid-alvide kaj estas karnecaj, kun glata rando. Folioj de kelkaj specioj estas dividitaj. La kvarpetalaj floroj tipe estas blankaj, flavaj aŭ karminruĝaj, kaj evoluas en pseŭdoumbeloj.

tabulo 288 kun Cotyledon afra el Index Alter Plantarum de Boerhaaves

Membrojn de la genro Kalanchoe karakterizas kreskigo de iliaj floroj el novaj ĉeloj sur la interna surfaco de la petaloj, kreskante eksteren, kaj sur la ekstera flanko de la petaloj, proksime al ili. La genron unue priskribis botanikisto Michel Adanson en 1763. La nomo venas el ĉina nomo por iu specio (aŭ Kalanchoe ceratophyllaKalanchoe spathulata).

La genron Bryophyllum priskribis Salisbury en 1806, kaj la genron Kitchingia kreis Baker en 1881. Kitchingia nun estas rigardata kiel sinonimo de Kalanchoe, dum kelkaj botanikistoj traktas Bryophyllum kiel apartan genron.

Kultivado kaj uzoj redakti

Tiuj plantoj estas kultivataj kiel ornamplantoj kaj kiel rokaj aŭ "sukaj" ĝardenplantoj. Ili estas popularaj pro sia facileco de reproduktado, eta bezono je akvo kaj abundo de florokoloroj.

Etimologio kaj sistematiko redakti

Por la deveno de la botanika nomo Kalanchoe ekszistas du klarigoj.[2] La unua opinias, ke la unu el la specioj, eventuale Kalanchoe spathulata ricevis la nomon de sia ĉina nomo伽蓝菜|伽藍菜(jiāláncài ga-laam-choi). Por la dua klarigo la nomo venis de la malnovhinda vorto kalanka por makulo, rustro kaj chaya.

La taksonomia enordigo de la genro Kalanchoe ankoraŭ ne estas solvita.[3] Moderna monografio de la genro Kalanchoe ankoraŭ mankas. La genro konsistas el du sekcioj Kalanchoe kaj Bryophyllum (inkluzive la iama sekcio Kitchingia). Ne ĉiu specio eblas enordige sendube en unu el la du sekcioj.

La specioj de la sekcio Kalanchoe havas starantajn florojn, ne pendantajn. La spaloj estas kunkreskintaj je la bazo. La stemenoj sidas en aŭ super la korola tubo. Ĉe la sekcio Bryophyllum la floroj pendas. La sepaloj estas kunkreskintaj. La kaliko estas tuba aŭ larĝe sonorilforma. La stamenoj estas alfiksitaj sub la mezo de la korola tubo. Ĉe multaj specioj la folioj kaj la infloresko ankaŭ portas bulbilojn.

Kiel tipa specio de la genro estas elektita Kalanchoe laciniata .[4] Kalanchoe estas monofilia.

 
Kalanchoe blossfeldiana
 
Kalanchoe beharensis
 
Kalanchoe arborescens

Laŭ Bernard M. Descoings la genro Kalanchoe konsistas el jenaj specioj:[5]

Ekde 2003 estas priskribitaj jenaj taksonoj:

Hibridoj

Sinonimoj
Sinonimoj de la genro estas Crassuvia COMM. EX LAM. (1786), Vereia ANDREWS (1798), Verea WILLD. (1799, nom. inval. IKBN-artikolo 61.1), Calanchoe PERS. (1805, nom. inval. IKBN-artikolo 61.1), Bryophyllum SALISB. (1806), Kalenchoe HAW. (1819, nom. inval. IKBN-artikolo 61.1), Physocalycium VESTV (1820, nom. illeg. IKBN-artikolo 61.1), Baumgartenia TRATINNICK (1821, nom. illeg. IKBN-artikolo 61.1), Crassouvia COMM. EX DC. (1828, nom. inval. IKBN-artikolo 61.1), Meristostylus KLOTZSCH (1861), Kitchingia BAKER (1881) kaj Geaya COSTANTIN & POISS. (1908).

Notoj redakti

  1. Bernard Descoings: Kalanchoe antennifera, Crassulacée africaine nouvelle. en: Acta Botanica Gallica. volumeno 151, numero 4, 2004, p. 441–444 (online Arkivigite je 2011-11-15 per la retarkivo Wayback Machine).
  2. Bernard Descoings: Sur quelques Kalanchoe (Crassulaceae) hybrides de Madagascar. en: Le Journal de Botanique de la Société de botanique de France. numero 30, 2005, p. 13–14.
  3. Hideaki Ohba: Taxonomic studies on the Asian species of the genus Kalanchoe (Crassulaceae) 1. Kalanchoe spathulata and its allied species. en: Journal of Japanese Botany. volumeno 78, numero 5, 2003, 254.
  4. Bernard Descoings: Crassulaceae Madecassae novae. Societe botanique de l'Ardeche, Aubenas 2005, ISBN 2951623216, p. 17 (online Arkivigite je 2011-11-15 per la retarkivo Wayback Machine).
  5. Bernard Descoings: Crassulaceae Madecassae novae. Societe botanique de l'Ardeche, Aubenas 2005, ISBN 2951623216, p. 14–16 (online Arkivigite je 2011-11-15 per la retarkivo Wayback Machine).
  6. Bernard Descoings: Crassulaceae Madecassae novae. Societe botanique de l'Ardeche, Aubenas 2005, ISBN 2951623216, p. 3–5 (online Arkivigite je 2011-11-15 per la retarkivo Wayback Machine).
  7. Bernard Descoings: Une très belle espèce nouvelle de Kalanchoe (Crassulaceae): K. maromokotrensis. en: Succulentes. numero 3, 2006, p. 10–17 (online Arkivigite je 2011-11-15 per la retarkivo Wayback Machine).
  8. Bernard Descoings: Crassulaceae Madecassae novae. Societe botanique de l'Ardeche, Aubenas 2005, ISBN 2951623216, p. 10–13 (online Arkivigite je 2011-11-15 per la retarkivo Wayback Machine).
  9. Bernard Descoings: Crassulaceae Madecassae novae. Societe botanique de l'Ardeche, Aubenas 2005, ISBN 2951623216, p. 6–9 (online Arkivigite je 2011-11-15 per la retarkivo Wayback Machine).
  10. Hideaki Ohba: Taxonomic studies on the Asian species of the genus Kalanchoe (Crassulaceae) 1. Kalanchoe spathulata and its allied species. en: Journal of Japanese Botany. volumeno 78, numero 5, 2003, 251.
  11. Hideaki Ohba: Taxonomic studies on the Asian species of the genus Kalanchoe (Crassulaceae) 1. Kalanchoe spathulata and its allied species. en: Journal of Japanese Botany. volumeno 78, numero 5, 2003, 252.
  12. Hideaki Ohba: Taxonomic studies on the Asian species of the genus Kalanchoe (Crassulaceae) 1. Kalanchoe spathulata and its allied species. En: Journal of Japanese Botany. volumeno 78, numero 5, 2003, 253.
  13. Bernard Descoings: Kalanchoe tenuiflora, crassulacee nouvelle de Madagascar. Acta Botanica Gallica. volumeno 151, numero 2, 2004, p. 233–237.
  14. Bernard Descoings: Sur quelques Kalanchoe (Crassulaceae) hybrides de Madagascar. en: Le Journal de Botanique de la Société de botanique de France. numero 30, 2005, p. 14.
  15. Daniel B. Ward:: A name for a hybrid Kalanchoe now naturalized in Florida. In: Cactus and Succulent Journal. volumeno 78, numero 2, Cactus and Succulent Society of America, 2006, p. 92–95 .
  16. Bernard Descoings: Sur quelques Kalanchoe (Crassulaceae) hybrides de Madagascar. en: Le Journal de Botanique de la Société de botanique de France. numero 30, 2005, p. 15–17.
  17. Bernard Descoings: Sur quelques Kalanchoe (Crassulaceae) hybrides de Madagascar. en: Le Journal de Botanique de la Société de botanique de France. numero 30, 2005, p. 14–16.

Referencoj redakti

  1. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  2. Umberto Quattrocchi: CRC World Dictionary of Plant Names: Common Names, Scientific Names, Eponyms, Synonyms, and Etymology. CRC Press Inc., 2000, p. 1352, ISBN 0849326761
  3. B. Descoings: Kalanchoe. In: Urs Eggli: Sukkulenten-Lexikon Band 4. Crassulaceae (Dickblattgewächse). 2003, p. 147
  4. Hellmut R. Tölken: In: Flora of South Africa. Band 14, S. 61, 1985
  5. B. Descoings: Kalanchoe. In: Urs Eggli: Sukkulenten-Lexikon Band 4. Crassulaceae (Dickblattgewächse). 2003, S. 147–188