Kaldeno (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kaldeno. |
Kaldeno estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Kaldeno | |
Natura satelito de Jupitero (XXI) | |
satelito de Jupitero • neregula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Jupitero XXI[1] |
Aliaj nomoj | S/2000 J 10 |
Nomita laŭ | Chaldene vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | - Scott S. Sheppard - David C. Jewitt |
Dato de malkovro | 26-a de novembro 2000[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 22 713 464 km |
Discentreco | 0,2916 |
Klinangulo | 167,07° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 699,33 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 3,8 km (averaĝe)[2] |
Maso - Denso |
~7,5 × 1013 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ? |
Albedo Geometria albedo |
~0,04[2] (hipoteze) 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 22,5[2] |
Malkovro redakti
Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, post observoj inter la 23-a kaj la 26-a de novembro 2000.
Ili anoncis la 5-an de januaro 2001 la malkovron de dek jupiteraj lunoj (nomata J/2000 J 2 al J 11[3]). Inter kiuj Kaldeno, kiu tiam ricevis nur la maldaŭran nomon S/2000 J 10: deka jupitera satelito malkovrita en 2000.
Ĝiajn grandon kaj mason (3,8 km kaj 7,5 × 1013 kg) oni estimis, hipotezante ke ĝiaj denso kaj albedo estus 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.
Nomo redakti
La 22-an de oktobro 2002, IAU aprobis[4] por ĝi la nomon Kaldeno, (greke; Χαλδήνη: Ĥaldene)[5], unu amatino de Zeŭso en helena mitologio, kaj patrino de Solimoso.
Orbito redakti
Kaldeno estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.
-
Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La karmea grupo estas videbla apud la centro.
-
Diagramo montranta la orbitajn inklinaciojn de la lunoj de la karmea grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 7555: SATS de Jupiter; 2001B; 2001C (angle)
- ↑ AUC 7998: P/2002 T5; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi recevis la nomon de Chaldene, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)