Kalendaro de sanktuloj
La kalendaro de sanktuloj estas kalendaro, nome tradicia kristana metodo organizi liturgian jaron asocianta ĉiun tagon al kun unu aŭ pliaj sanktuloj kaj referencanta al la tago kiel festotago aŭ simple festo de la koncerna sanktulo. La vorto "festo" en tiu kunteksto ne signifas "grandan manĝon, tipe celebratan", sed anstataŭe "ĉiujaran religian celebron, tagon dediĉitan al partikulara sanktulo".[1]

La sistemo venas el la frua kristana kutimo rememori ĉiun martiron ĉiujare en la dato de ties morto, aŭ nasko en la ĉielo, dato referencata en Latino kiel dies natalis ('naskotago') de la martiro. En la Ortodoksa Kristana Eklezio, kalendaro de sanktuloj estas nomata Menologio.[2] "Menologio" povas signifi ankaŭ serion de ikonoj en kiuj sanktuloj estas priskribitaj laŭ la ordo de la festodatoj, ofte farita en du paneloj.
NotojRedakti
- ↑ feast – definition of feast in English from the Oxford dictionary. oxforddictionaries.com. Arkivigite je 2018-12-25 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Relics and Reliquaries – Treasures of Heaven. columbia.edu. Arkivigite je 2016-06-20 per la retarkivo Wayback Machine