Kalendoj nomiĝis la unua tago de monato en la antikva romia kalendaro (antaŭ la transiro al la Julia kalendaro en la jaro 45 antaŭ nia erao), kie la monatoj sekvis la lunan ciklon. La unua tago de ĉiu monato respondis al la novluno kaj estis nomata “kalendoj”, latine Kalendae. El tiu vorto devenas la nomo “kalendaro”.

Etimologie redakti

Etimologie la vorto „Kalendae“ devenas de la elvoka rito („kalo“) celata al la luna diino Iuno Covella. En la latina lingvo la vorto nur ekzistas en plurala formo (vorto nur-plurala latine nomatas plurale tantum) kaj estas unu el tre malmultaj latinaj vortoj kiuj uzas la literon „K“.

Vidu ankaŭ redakti