Kalikoro (luno)

(Alidirektita el Kaliĥoro (luno))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kalikoro.

Kalikoro estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Kalikoro
Natura satelito  de Jupitero (XLIV)
satelito de Jupitero
Oficiala nomo Jupitero XLIV[1]
Aliaj nomoj S/2003 J 11
Nomita laŭ Callichore vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard[1] kaj lia teamo
Dato de malkovro 6-a de februaro 2003[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 23 111 844 km
Discentreco 0,20417
Klinangulo 164,605° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 717,81 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 2 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~1,1 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ?
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23,7[2]
vdr

Malkovro redakti

Ĝin malkovris astronoma teamo estrita de Scott S. Sheppard, de la Universitato de Havajo post observoj inter la 6-a de februaro kaj la 7-a de marto 2003.

Ili anoncis la 7-an de marto 2003 la malkovron de kvar jupiteraj lunoj[3] nomataj J/2003 J 9 al J 12. Inter kiuj Kalikoro, kiu, estante tiam la dekunua jupitera satelito malkovrita en 2003, ricevis la maldaŭran nomon S/2003 J 11:

Ĝiaj grando kaj maso (2 km kaj 1,1 × 1013 kg) estas proksimume taksataj laŭ ĝia videbla magnitudo, 23,7; hipotezinte ke ĝiaj denso kaj albedo estus 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.

Nomo redakti

La 30-an de marto 2005, IAU aprobis[4] por ĝi la nomon Kalikoro, (greke; Καλλιχόρη: Kalliĥore)[5]. Kalikoro, en la helena mitologio, estis unu el la nimfoj kiuj vartis Dionizon infanon.

Orbito redakti

Kalikoro estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti