Kalibo
Kalibo, - tagaloge Bayan ng Kalibo - estas kvinaklasa urbo (municipo), mara havenurbo kaj diocezo en Filipinoj, en insulo Panajo, en regiono Okcidentaj Bisajoj, kie ĝi estas la ĉefurbo de provinco Aklano. Kalibo havas 16 distriktojn, ĉiuj klasifikitaj kiel urbaj distriktoj.
Kalibo | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5600 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 89 127 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 756 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 11° 42′ N, 122° 22′ O (mapo)11.707222222222122.37Koordinatoj: 11° 42′ N, 122° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 7 m [+] | ||
Areo | 50,75 km² (5 075 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
Kalibo situas en norda parto de la insulo laŭ marbordo sur marborda ebenaĵo laŭ rivero ĉe mangrovoj [1]. Roxas (Kapiso) troviĝas 48, regiona ĉefurbo Iloilo (urbo) 114, Bacolod 135, Legazpio (Albajo) 221, Cebuurbo 229, ĉefurbo Manilo 355, Kezonurbo 361, Dabao 626, Tuguegarao 662, General Santos 693 kilometrojn (aere) [2].
HistorioRedakti
En 1569 hispana kapitano Miguel López de Legazpi surteriĝis ĉe enfluejo de rivero, kie li trovis indiĝenan komunumon "Akean", kiu similis al nomo de la rivero proksima. Post 2 jaroj la loko estis paroĥo fare de la aŭgustenanoj kiel Calivo. Dum fino de la hispana periodo en 1897 dek naŭ homoj martiriĝis. Post la hispana regado Usono sekvis. Dominadon de Usono interrompis la mallonga japana okupo (1942-1945). En 1956 la provinco Aklan estis oficiale inaŭgurita kaj Kalibo iĝis la ĉefurbo.
EkonomioRedakti
La ĉefa industrio de Kalibo estas la agrikulturo surbaze de rizoj kaj kokosoj. Laŭ la hejma industrio oni faras mansakojn eĉ por eksterlando. Multe da vendejegoj funkcias en la urbo.
ReligioRedakti
La loĝantoj estas plejparte katolikoj, ĝin efektivigas la urba katedralo.
TrafikoRedakti
Kalibo estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. Enurbe 3500 registritaj tricikloj (kelkaj kun 8 pasaĝeroj), taksioj kaj busetoj, inter la insulaj urboj aŭtobusoj trafikas. Estas ankaŭ ekskursaj aŭtobusoj. La urbo havas havenon kaj internacian flughavenon.
KlimatoRedakti
Kalibo situas en la tropika klimato. Jare pluvas averaĝe po 1264 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-novembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
VidindaĵojRedakti
ĜemelurbojRedakti
FontojRedakti
- WikiTrans