Kalifornia Duoninsulo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon California. |
Kalifornia Duoninsulo (hispane Baja California; Esperantigite: Malsupra Kalifornio) estas duoninsulo en la plej okcidenta parto de Meksiko.
Kalifornia Duoninsulo | ||
---|---|---|
duoninsulo [+] | ||
akvejo | Pacifiko, Kalifornia Golfo | |
Supermara alteco | 186 m [+] | |
Koordinatoj | 28° 0′ 0″ N, 113° 30′ 0″ U (mapo)28-113.5Koordinatoj: 28° 0′ 0″ N, 113° 30′ 0″ U (mapo) | |
Longo | 1 200 km (746 mi) | |
Larĝo | 220 km (137 mi) | |
Akvokolektejo | 143 381,74 km² (14 337 582 ha) [+] | |
Areo | 143 381,74 km² (14 337 582 ha) [+] | |
Kalifornia Duoninsulo | ||
Vikimedia Komunejo: Baja California Peninsula [+] | ||
Ĝi longas ĉirkaŭ 1200 km; de ĉeftera Meksiko disigas ĝin la Kalifornia Golfo. Ĝia pleja larĝo estas en la mezo kaj mezuras ĉirkaŭ 200 km. Administre ĝin okupas la subŝtatoj Malsupra Kalifornio kaj Suda Malsupra Kalifornio. Ĝi estas relative maldense loĝata, precipe en la sudo.
Nur de 1976 ekzistas seninterrompa longdistanca ŝoseo tra la duoninsulo, nomata (carretera) Transpeninsular. Ĝi atingas la plej sudan setlejon, Cabo San Lucas, la kvaran plej grandan banlokon de Meksiko.