Kalifornia Konsuma Privateca Leĝo

ŝtata statuto por pli da privateco kaj protekto de konsumantoj

La Kalifornia Konsuma Privateca Leĝo (angle California Consumer Privacy Act, mallongigite CCPA) estas ŝtata statuto celita plibonigi privatecon kaj protektadon de konsumantoj por loĝantoj de Kalifornio, subŝtato de Usono. Oficiale nomita AB-375, la leĝo estis aprobita de la Kalifornia Ŝtata Leĝdona Organo kaj oficialigita fare de Jerry Brown, Guberniestro de Kalifornio, la 28-an de junio 2018, por modifi parton 4 de divido 3 de la Kalifornia Civila Kodo. La leĝo efektiviĝis la 1-an de januaro 2020.

oficiala sigelo de Kalifornio
oficiala sigelo de Kalifornio

Antaŭvideblas ke la leĝo havos signifan influon ankaŭ ekster Kalifornio kaj ekster Usono, ĉar interalie en Kalifornio troviĝas la ĉefsidejoj de Apple, Google kaj Facebook. Leĝo pri datumoj aprobita tie tial tuŝas ne nur ĝiajn kvardek milionojn da loĝantoj, sed ankaŭ pli ol miliardojn da interretaj uzantoj en la mondo.

Ŝlosilaj diferencoj inter la kalifornia leĝo kaj la Ĝenerala Datum-Protekta Regularo (ĜDPR) de la Eŭropa Unio inkluzivas la amplekson kaj teritorian atingon de ĉiu, difinojn rilatajn al protektitaj informoj, nivelojn de specifeco, kaj elekteblan rajton por vendoj de personaj informoj. La kalifornia leĝo malsamas en difino de personaj informoj de ĜDPR tiel ke en iuj kazoj la kalifornia leĝo nur konsideras datumojn havigitajn de konsumanto kaj ekskludas personajn datumojn aĉetitajn de aŭ akiritaj pere de triaj partioj. La ĜDPR ne faras tiun distingon kaj kovras ĉiujn personajn datumojn sendepende de fonto (eĉ en la kazo de sentemaj personaj informoj, ĉi tio ne validas, se la informoj estis klare publike faritaj de la subjektulo, sekvante la escepton sub artikolo 9 2 e). Tiel la difino en la eŭropa leĝo ĜDPR estas multe pli ampleksa ol difinita en la leĝo CCPA.