Kaliko (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kaliko. |
Kaliko estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Kaliko | |
Natura satelito de Jupitero (XXIII) | |
satelito de Jupitero • neregula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Jupitero XXIII[1] |
Aliaj nomoj | S/2000 J2 |
Nomita laŭ | Calyce (mythology) vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt Yanga R. Fernández Eugene A. Magnier[1] |
Dato de malkovro | 23-a de novembro 2000[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
23 180 793 km[2] 18 220 966 km vd 29 246 700 km vd |
Discentreco | 0,214 |
Klinangulo | 165,5° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 721,02 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 5,2 km (averaĝe)[2] |
Maso - Denso |
~1,9 × 1014 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ? |
Albedo Geometria albedo |
~0,04[2] (hipoteze) 0,029 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 21,6[2] |
Malkovro
redaktiĜin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, post observoj inter la 23-a kaj la 26-a de novembro 2000, per la teleskopo de 2,2 m de diametro de la Universitato de Havajo.
Ili anoncis la 5-an de januaro 2001 la malkovron[3] de dek jupiteraj lunoj kiujn ili nomis J/2000 J 2 al J 11; inter tiuj, Kaliko kiu, estante tiam la dua jupitera satelito malkovrita en 2000, ricevis la maldaŭran nomon S/2000 J 2:
Ĝiaj grando kaj maso (5,2 km kaj 1,9 × 1013 kg) estis proksimume kalkulitaj laŭ ĝia videbla magnitudo, 21,6; hipotezinte ke ĝiaj denso kaj albedo havus valorojn de 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.
Nomo
redaktiLa 22-an de oktobro 2002, IAU aprobis[4] ke ĝi ricevu la nomon Kaliko, (greke; Καλύκη: Kalike)[5].
Estas pluraj ulinoj nomataj Kaliko en la helena mitologio:
▶ Kaliko, amata de Zeŭso, patrino aŭ de Etlio aŭ de Endimio, laŭ malsamaj mitoj;
▶ Kaliko, amata de Pozidono, patrino de Cikno;
▶ Kaliko, nimfo, kiu nutris Dionizon sur la monto Nizao.
Orbito
redaktiKaliko estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.
-
Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La karmea grupo estas videbla apud la centro.
-
Diagramo montranta la orbitajn inklinaciojn de la lunoj de la karmea grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Gvido pri la jupiteraj satelitoj, Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj) kaj Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 7555: SATS de Jupiter; 2001B; 2001C (angle)
- ↑ AUC 7998: P/2002 T5; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi ricevis la nomon de Kalyke, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj
redakti- pole Kaliko, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" Arkivigite je 2010-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Kaliko (angla versio) Arkivigite je 2010-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
- france Dekunu novaj jupiteraj satelitoj S/2000 J1...S/2000 J 11, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane La karmea grupo (el "Projekto Luno")