Kalikoro (luno)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kalikoro. |
Kalikoro estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Kalikoro | |
Natura satelito de Jupitero (XLIV) | |
Oficiala nomo | Jupitero XLIV[1] |
Aliaj nomoj | S/2003 J 11 |
Historio | |
Malkovrintoj | Scott S. Sheppard[1] kaj lia teamo |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
6-a de februaro 2003[1] Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 23 111 844 km |
Discentreco | 0,20417 |
Klinangulo | 164,605° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 717,81 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 2 km (averaĝe)[2] |
Maso - Denso |
~1,1 × 1013 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ? |
Albedo | ~0,04[2] (hipoteze) |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 23,7[2] |
MalkovroRedakti
Ĝin malkovris astronoma teamo estrita de Scott S. Sheppard, de la Universitato de Havajo post observoj inter la 6-a de februaro kaj la 7-a de marto 2003.
Ili anoncis la 7-an de marto 2003 la malkovron de kvar jupiteraj lunoj[3] nomataj J/2003 J 9 al J 12. Inter kiuj Kalikoro, kiu, estante tiam la dekunua jupitera satelito malkovrita en 2003, ricevis la maldaŭran nomon S/2003 J 11:
Ĝiaj grando kaj maso (2 km kaj 1,1 × 1013 kg) estas proksimume taksataj laŭ ĝia videbla magnitudo, 23,7; hipotezinte ke ĝiaj denso kaj albedo estus 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.
NomoRedakti
La 30-an de marto 2005, IAU aprobis[4] por ĝi la nomon Kalikoro, (greke; Καλλιχόρη: Kalliĥore)[5]. Kalikoro, en la helena mitologio, estis unu el la nimfoj kiuj vartis Dionizon infanon.
OrbitoRedakti
Kalikoro estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3
Gvido pri la jupiteraj satelitoj
Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj)
Planetary Satellite Physical Parameters (angle) - ↑ IAUC 8089: Sats OF JUPITER; 2003bo, 2003bp,, 2003bq; C/2002 V1 (angle)
- ↑ IAUC 8502: V5115 Sgr = N Sgr 2005; 2005ay; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi recevis la nomon de Kallichore, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligilojRedakti
- pole Kalikoro, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" Arkivigite je 2010-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Kalikoro (angla versio) Arkivigite je 2010-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
- france La novaj jupiteraj satelitoj malkovrataj en 2003, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane La karmea grupo (el "Projekto Luno")