Kalina Pieńkiewicz

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kalina PIEŃKIEWICZ (naskiĝis en 1935, mortis la 6-a de marto 1996 en Varsovio) estis esperanto-aktorino de Pola Esperanto Teatro Grabowski (1971-80), kiu turneis tra Eŭropo kaj Ameriko kaj prezentiĝis en UK-oj. Ŝi tradukis Feliĉa evento de Mrożek, prezentitan en la Varsovia UK (1987), por kies LKK ŝi servis kiel arta konsilantino. Laste ŝi donis voĉon al la reĝino de Mazi en Gondolando.

Kalina Pieńkiewicz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1935 (1935-01-01)
en Mława
Morto 6-an de marto 1996 (1996-03-06) (61-jaraĝa)
en Varsovio
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Ŝtata Filma, Tekevida kaj Teatra Altlernejo Leon Schiller en Lodzo
Familio
Edz(in)o Andrzej Kopiczyński
Okupo
Okupo voĉaktoro • aktoro
vdr