Kaliopo (helene Καλλιόπη, latine Calliope) estis en la helena mitologio filino de la plej alta dio Zeŭso kaj diino de la memoro Mnemozino. Kaliopo estis unu el naŭ Muzoj nome muzo de rakonta poezio kaj de elokvento.

Kaliopo
Muzoj • mita persono
Informoj
Sekso ina
Patro Zeŭso
Patrino Mnemozino
Gefratoj KlioMelpomenoUranioEŭterpoTerpsiĥoroEratoPolimnioTalio
Edzo/Edzino Oeagrus • Aĥeloo
Kunulo Apolono • Magnes • Areso • Strymon • ZeŭsoAĥeloo
Infanoj Orfeo • Linus • Himeno • Rhesus of Thrace • Edonus • Koribantoj • Ialemus
vdr
Kaliopo, detalo de bildo La Muzoj Uranio kaj Kaliopo de Simon Vouet
Statuo de Kaliopo en urba parko en ĉeĥa urbo Chrudim.

Kaliopo havis filon Orfeon, kies patro estis traka reĝo Oiagro (aŭ dio Apolono), plia Apolona filo estis Ialemo, kantisto de funebraj kantoj, mortis juna. Lia frato Lino estis fama kantisto, kiu ne havis konkurencon. Li estis ankaŭ instruisto de muziko, nome de Heraklo, kiu lin okaze de la instruado de lyra ludado mortigis pro ofta riproĉo de la mankoj. Sed alie oni asertas, ke mortigis lin dio Apolono mem, kiun la filo en muziko kaj kantado superis. Plie oni sciigas, ke Kaliopo estis ankaŭ patrino de Sirenoj, sed estas nomataj ankaŭ aliaj Muzoj.

Reflekto en artoj redakti

  • Unu el la plej bonaj statuoj de Kaliopo estas en Vatikana muzeo (romia kopio el la 3-a ĝis 2-a jc a.K.)
  • multaj pliaj statuoj estas en Nacia muzeo en Napolo, en pariza Luvro kaj en munkena Gliptoteko.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kalliopé en la ĉeĥa Vikipedio.