Kalkecaj sponguloj

La sponguloj de klaso Calcarea —aŭ kalkecaj sponguloj— estas membroj de la besta filumo Porifera.[1] Ili estas la solaj sponguloj, kies minerala skeleto konsistas el kalcia karbonato (CaCO3) spiketoj kristaligitaj en formo de kalcitoaragonito. Ili estas la plej komenca grupo de sponguloj. Nuntempe estas konataj ĉirkaŭ 400 specioj apartenantaj al ĉi tiu filumo.[2][3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kalkecaj sponguloj
Troveblo de fosilioj: Kambrio kaj Kretaceo - Nun
Calcispongiae de la verko de Ernst Haeckel Kunstformen der Natur, 1904
Calcispongiae de la verko de Ernst Haeckel Kunstformen der Natur, 1904
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Porifera
Klaso: Calcarea
Bowerbank, 1864
Subklasoj
  • Calcinea
  • Calcaronea
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakterizaĵoj redakti

Plej multaj specioj de ĉi tiu klaso apenaŭ atingas 10 cm de longo. Ili estas la nura klaso de sponguloj, kiuj povas prezenti la tri nivelojn de organizo: askonoida, sikonoida kaj leukonoida. La spiketoj malhavas aksajn kanalojn. Ili povas esti unu, du aŭ tri radioj. Ofte, la spiketoj projekciiĝas preter la pinakodermo, donante karakterizan aspekton al la sponguloj.[4]

Biologio redakti

La kalkecaj sponguloj estas ĉiuj maraj. Kiel ĉiuj sponguloj, ili manĝas filtrante organikajn erojn el la akvo, kiu ĉirkaŭas ilin. Ili estas hermafrodita kaj povas reproduktiĝi seksenesekse (per fragmentiĝo). La fekundaj ovoj evoluas ene de la spongulo. La larvoj havas flagelojn kiuj permesas al ili naĝi, sed ilia libera vivo ne daŭras pli ol 2 tagoj.[5]

Klasifikado redakti

La kalkecaj sponguloj estas dividitaj en du subklasojn, kiuj diferencas en la tipo de larvo, kaj sep ordojn:

  • Subklaso Calcinea
    • Ordo Clathrinida
    • Ordo Leucettida
    • Ordo Murrayonida
  • Subklaso Calcaronea
    • Ordo Baerida
    • Ordo Leucosolenida
    • Ordo Lithonida
    • Ordo Sycettida
    • Ordo Pharetronida

Referencoj redakti

  1. Barnes, Robert D.. (1982) Invertebrate Zoology. Philadelphia, PA: Holt-Saunders International, p. 104. ISBN 0-03-056747-5.
  2. WoRMS - World Register of Marine Species - Calcarea. Alirita 2018-12-15.
  3. Mulcrone, Renee Sherman. Calcarea Animal Diversity Web (angle). Alirita 2018-12-15.
  4. The Columbia Electronic Encyclopedia, 6th ed., 2007. Columbia University Press - Calcarea
  5. Calcarea www.ucmp.berkeley.edu. Alirita 2018-12-15.

Literaturo redakti

  • BIDDELL, George. The skeleton and classification of calcareous sponges. Proceedings of the Royal Society of London, 1899, 64.402-411: 61-76.
  • BURTON, Maurice. A Revision of the Classification of the Calcareous Sponges: With a Catalogue of the Specimens in the British Museum (Natural History). order of the trustees of the British Museum (Natural History), 1963.
  • MANUEL, Michael, et al. Phylogeny and evolution of calcareous sponges: monophyly of Calcinea and Calcaronea, high level of morphological homoplasy, and the primitive nature of axial symmetry. Systematic biology, 2003, 52.3: 311-333.

Vidu ankaŭ redakti