Kalkokalcioksido (CaO) estas pulvorapasteca ligento (morteraĵo). Ĝi estas vaste uzata blanka solida kemia kombinaĵo.

Gutoj de akvo sur kalcioksidon produktas ekzoterman reakcion.

Estingita kalko estas kalcia hidroksido (Ca(OH)2), en la formo de kalka pasto aŭ pulvoro; ĝi estas komponanto precipe de morteroj. Ties akva solvaĵo estas konata kiel kalkoakvo aŭ kalkolakto. En la verba formo oni ne insistas pri la senco de kalciooksido, oni (jam eĉ Zamenhof) diras : kalki domon.

Laŭ Francisko Azorín Kalko estas Kalcioksido; blanka substanco uzata en konstruado por fari morteron aŭ kiel ŝmiraĵo.[1] Li indikas etimologion el la latina calx (kalko). Kaj li aldonas terminojn kalkumi, por surkovri muron per kalkoŝmiraĵo por ĝin blankigi; hidratigita kalko, estingita kalko, viva kalko, grasa kalko, silikoza kalko, metala kalko, kalkoforno, kalkoroko, kalkospato, kalkoŝtono.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo kaj metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 101.
  2. Azorín, samloke.