Kalle Kniivilä

finna esperantisto kaj ĵurnalisto

Kalle KNIIVILÄ (naskiĝis la 22-an de januaro 1965 en Joensuu, Finnlando) estas ĵurnalisto kaj finna esperantisto loĝanta en Lund[1], Svedio.

Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä en 2016
Kalle Kniivilä en 2016
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1965 (1965-01-22) (59-jaraĝa)
en Joensuu, Finnlando
Lingvoj Esperantofinnasveda
Ŝtataneco SvedioFinnlando
Familio
Edz(in)o Maria Sandelin
Okupo
Okupo esperantistoĵurnalistoverkisto
TTT
Retejo https://www.kniivila.net/
Esperanto
Verkis en Esperanto Homoj de Putin, Krimeo estas nia, Idoj de la imperio
vdr

Vivo kaj profesio redakti

Naskiĝinta en orienta Finnlando, en 1987 li unuafoje transloĝiĝis al Lund en suda Svedio. poste li laboris kiel ĵurnalisto ĉe la finna gazeto «Kansan Uutiset» en Finnlando kaj en Sovetio/Rusio.

Ekde 1997 li laboras kiel ĵurnalisto ĉe la plej granda gazeto de la urbo Malmö en suda Svedio, «Sydsvenska Dagbladet».

En oktobro 2012 Kniivilä kun du kolegoj el Sydsvenska Dagbladet ricevis prestiĝan svedan premion pri loka ĵurnalismo[2].

En oktobro 2018 li ekoficis kiel gazetara konsilisto ĉe la ambasado de Svedio en Moskvo, sed fine de decembro li estis forsendita el Ruslando. Tio estis respondo de Ruslando al la decido de Svedio ne doni vizojn al du Ruslandaj diplomatoj, suspektitaj pri ligo kun Ruslandaj sekretservoj. En januaro 2019 li ekoficis kiel konsilisto ĉe la ambasado de Svedio en Ukrainio. [3]

En 2019 li revenis al la ĵurnalista laboro en Lund.[4]

Li estas edziĝinta al la sveda esperantisto Maria Sandelin kaj havas du gefilojn.

Esperantista agado redakti

Esperanton li eklernis en 1982. Li redaktis Kvinpinto-n kaj verkis artikolojn por Monato en siaj fruaj esperantistaj jaroj[5]. Dum la jaroj 1993–1997 li redaktis la oficialan gazeton de TEJO, TEJO tutmonde. En 1995 li membris en la Loka Kongresa Komitato de la 80-a Universala Kongreso de Esperanto en Tampereo kaj tie respondecis pri informado. En la jaroj 1997–1998 li estis komisiito pri informado ĉe UEA kaj en 1998–2000 estrarano de UEA pri informado.

De 2003 ĝis 2018[6] kaj denove post januaro 2020 li redaktas la retan bultenon Libera Folio, kiun li fondis kune kun István Ertl.

En 2008 li estis elektita vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Li forlasis la estraron de TEĴA lige kun ĝia renovigo en 2011.

Libroj redakti

Kniivilä verkis ses librojn, publikigitajn en Esperanto, la sveda kaj la finna lingvoj:

Du libroj (Krimeo estas nia kaj Homoj de Putin estas tradukitaj al la ukraina lingvo kaj aperigitaj en la eldonejo TekstOver, Kijivo, Ukrainio. La libro Krimeo estas nia estas tradukita ankaŭ al la rusa lingvo kaj aperigita en la eldonejo Nadstirja, Luck, Ukrainio (tradukinto Petro Palivoda).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti