Kalvaria kapelo (Tata)
La golgota (jam sekulara) kapelo estas historia monumento en urbo Tata (Hungario) sur Monteto Kalvario.
Kalvaria kapelo | |
---|---|
Kalvaria kapelo en urbo Tata
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tata (Hungario) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Komárom-Esztergom |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Jakab Fellner |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
En tiu loko estis konstruita gotika kirko Johano Baptisto en la 14-a jarcento. Ĝi riuniĝis dum dominado de la turkoj, poste en 1754 la konstruaĵo grandparte estis malkonstruita. En la sekvanta jaro Jakab Fellner konstruis kapelon el la restintaj mezepokaj partoj de la absido. Oni konstruis firstotureton, interne freskoj estis pentritaj sur la plafonon. La kapelo estis restaŭrita inter 1908-1911. Dum la 2-a mondmilito la kapelo difektiĝis, poste renoviĝis en 1963. En 1980 memorekspozicio pri Fellner okazis en la kapelo, kiun jam la katolikoj ne uzas. Arkitektoj faris videbla fundamenton de la mezepoka kirko en la 1960-aj jaroj.
Konstruaĵo redakti
La kapelo situas sola sur monteto, sed proksime situas ankaŭ golgoto kaj elvidejo. La fasado estas simetria, meze la kvarangula baroka pordo estas videbla. La absido estas oklatera, sed interne jam duonronda. La absido havas 4 pilierojn, la navo po unu fenestrojn.
La Golgoto redakti
Sur la monto en proksimeco de la kapelo situas impona golgoto. Ĝi estis farita ĉirkaŭ 1770 fare de Antal Schweiger. Ĉe piedo de kruco de Jesuo estas videbla Mario Magdaleno, flanke Sankta Maria kaj Sankta Johano la Evangeliisto. La aliaj du figuroj sur la krucoj estas misformaj, monstraj.
-
Golgoto en Tata
-
Fasado kaj flanka parto
-
Absido
-
Fenestro
-
Flanka parto kun fenestro
Fontoj redakti
- hungare kun foto Arkivigite je 2020-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj