Kalvinana grandpreĝejo (Karcag)
La kalvinana grandpreĝejo estas religia monumento historia en urbo Karcag (Hungario). Ĝi estas unu el la 3 kalvinanaj kirkoj en la urbo, ankaŭ la plej granda kaj malnova konstruaĵo en la urbo.
Kalvinana hungara preĝejo de Karcag | |
---|---|
Kalvinana grandpreĝejo en Karcag
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Karcag |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Jász-Nagykun-Szolnok |
Dato de konsekro | 1797 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko, poste klasikismo |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 2500 sidlokoj |
Ligiloj | |
Historio redakti
Pri erao de reformacio (16-a jarcento) en Karcag informoj ne restis. En la sekva jarcento ekzistis kirko ĉirkaŭita per defenda muro, la turo estis alkonstruita en 1633. La muro kaj kirko estis malkonstruita en 1743 kaj sen permeso estis konstruita nova preĝejo, kiu finiĝis en 1756. Inter 1793 kaj 1797 precipe la fasado estis trakonstruita, la turo ricevis ĉambreton por la fajrobrigado. Inter 1860-1867 la turo ricevis ĉirkaŭbalkonon, la navo pligrandiĝis. La preĝejo klasikismiĝis en 1906. La orgeno estis kreita en 1866, trakonstruita en 1906, fine moderna elektronika orgeno alvenis el Italio en 2012. 4 sonoriloj loĝas en la turo.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sola ĉe la ĉefplaco en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo kun la enirejo estas videbla. Flanke ekzistas ankoraŭ 3 enirejoj. La turpinto estas piramida. Interne galerio etendiĝas. La predikejo estis farita en ligno. La mebloj estis faritaj en la 19-a jarcento.