Kalvinana katedralo (Kluĵo)
Kalvinana katedralo estas Monumento historia en Rumanio, en urbo Kluĵo, en la historia ĉefplaco.
Kalvinana katedralo de | ||
---|---|---|
Kalvinana katedralo en Kluĵo
| ||
Protestanta kirko | ||
Loko | ||
Ŝtato | Rumanio | |
Municipo | Kluĵo | |
Geografia situo | 46° 46′ 5″ N, 23° 35′ 45″ O (mapo)46.76811623.595929Koordinatoj: 46° 46′ 5″ N, 23° 35′ 45″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | kalvinismo | |
Dato de konsekro | 1647 | |
Konsekrinto | Geleji Katona István | |
Statuso | katedralo | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | János (monaĥo) | |
Konstrustilo | gotiko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Longo | 60 m (la navo 34 m) | |
Larĝo | 15 m | |
Alto | 19 m | |
Konstrumaterialo | ŝtono | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiEn 1486 Matiaso la 1-a kaj Stefano Báthori permesis konstruadon de preĝejo. La katolika preĝejo (kaj apude monaĥejo) pretiĝis en 1503. La arkitekto estis János (monaĥo). La orgeno ekfunkciis en 1534. En 1566 la franciskanoj devis forlasi la monaĥejon kaj la preĝejon, poste kalvinanoj murdis la katolikan pastron kaj interne ili faris detruojn. Ĝis 1581 la preĝejo forlasiĝis, poste jezuitoj reuzis ĝin. En 1603 denove homoj atakis la preĝejon kaj same faris detruojn kaj murdojn. La kalvinanoj en 1622 ricevis la preĝejon, la renoviĝo komenciĝis en 1638. En 1798 incendio okazis. Pli nova renoviĝo okazis en 1961.
Konstruaĵo
redaktiLa katedralo havas unusolan navon sen turo kaj prezentas imponan gotikon. Interne el la frua tempo restis nenio. La renesancaj sidlokoj pretiĝis en 1646. En la katedralo estas entombigita Mihály Apafi. Antaŭ la katedralo skulptaĵo pri Sankta Georgo troviĝas.
Fontoj
redakti- Hungara kaj rumana Vikipedioj