Kalvinana preĝejo (Abádszalók)
La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Abádszalók, iam en vilaĝo Tiszaszalók.
Kalvinana kirko en Abádszalók | |
---|---|
Kalvinana kirko en Abádszalók
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Abádszalók |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 320 sidlokoj, 100 starlokoj |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEn la 18-a jarcento en tiu loko etendiĝis 2 apartaj vilaĝoj Tiszaabád kaj Tiszaszalók. En ambaŭ loĝis ĉefe kalvinanoj, ili aparte havis po unu preĝejojn (en Abád ekde 1789, en Szalók ekde 1822). La 2 kalvinanaj grupoj unuiĝis nur en 1987. En Abád pli frue estis ligna kirko. La kirko konstruita en 1789 plene renoviĝis en 1887, poste ekstere en 2000, interne en 2002. En la sekva jaro la orgeno moderniĝis.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola laŭ placo. La fasado konsistas preskaŭ el la granda kvadrata turo kiel rizalito. Malsupre meze estas la enirejo. Malantaŭ la turo la sola kaj pli larĝa navo etendiĝas, kies fino estas la multlatera absido. Ankaŭ ĉe la navo estas enirejo. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kutimoj.
Fontoj
redakti- hungare kun fotoj
- [1] Arkivigite je 2015-09-19 per la retarkivo Wayback Machine hungare